china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona futbalistino Mia Hamm
(GMT+08:00) 2008-05-06 15:05:03

Mia Hamm estas unu el la plej famaj futbalistinoj de la mondo en la 1990-aj jaroj. Ŝi naskiĝis la 17-an de marto, 1972, en Alabamo, Usono. En la aĝo de 15 jaroj ŝi fariĝis membro de la usona virina futbalteamo, kaj tri jarojn poste ŝi unuafoje golis en internacia konkurso.

En la jaro 1991 ŝi helpis al la usona teamo gajni ĉampionecon de la 1-a Virina Futbala Mondpokalo. Post 4 jaroj en la 2-a Mondpokalo la usona teamo okupis nur la trian lokon, tamen Mia Hamm ricevis la titolon de la plej valora futbalistino. En la jaro 1996 futbalo estis unuafoje akceptata kiel unu el olimpikaj konkursoj. En la konkurso de la Atlantaj Olimpikoj Mia Hamm vundiĝis je la maldekstra piedo, tamen ŝi forĉeestis nur unu matĉon pro la vundo. Baldaŭ ŝi revenis al konkurso kaj golis por la usona teamo. La finalo okazis inter la usona kaj la ĉina kaj tiris al si 76 841 spektantojn. Mia Hamm faris la unuan golon kaj helpis al sia teamo venki la ĉinan per 2 kontraŭ 1. Ŝi gajnis la unuan olimpikan ormedalon. Post la finalo ŝi ne povis stari kaj aliĝi al la celebrado kun kolegoj pro la vundo.

La 22-an de marto, 1999, en la matĉo kun la brazila, Mia Hamm plenumis la 108-an golon en internacia konkurso kaj rompis la mondan rekordon de futbalistinoj per tiu ĉi rezulto. En la sama jaro Mia Hamm kondukis la usonan teamon refoje al la krono de la Monda Pokalo.

En la Sidnejaj Olimpikoj, 2000, la usona teamo venkis la brazilan en la duonfinalo pro la golo de Mia Hamm. En la finalo la usona teamo estis venkita de la norvega, tamen Mia Hamm estis laŭdata pro la elstara ludo. En la jaro 2004 en Ateno la usona teamo refoje gajnis la olimpikan ĉampionecon venkinte la brazilan. Mia Hamm helpis al la usona teamo atingi brilan sukceson, kaj ŝi mem ricevis multajn honorojn. Ŝi gajnis la titolon de la Monda Futbalistino en 2001 kaj refoje en 2002.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040