china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al torĉoportanto Dong Zhaozhi
(GMT+08:00) 2008-05-07 14:57:20

Multaj sportistoj atingis brilan sukceson kaj gajnis grandan honoron en olimpikoj, tamen iuj havas bedaŭrindan memoron. Triopo de la ĉina vira rapira teamo apartenas al la lastaj. La ĉina rapira teamo, konsistanta el Wang Haibin, Ye Chong kaj Dong Zhaozhi, atingis la finalon de la du sinsekvaj olimpikoj en la jaro 2000 kaj 2004, tamen ĝi ne povis gajni la oran medalon pro tre malgranda malsupereco kaj misjuĝo. La triopo estas bone konata pro la kortuŝa rakonto.

La 7-an de majo la olimpika torĉo venis al Kantono. Dong Zhaozhi, unu el la triopo, stafetis kiel la lasta torĉoportanto de la kantona stacio. Nia raportisto intervjuis lin. Bonvolu aŭskulti raporton pri la intervjuo.

Sidante antaŭ Dong Zhaozhi, raportisto tre malfacile povis asocii lin, ĝentilan kaj iom introvertan, kun la kuraĝa rapiristo en la olimpika matĉo. Transpreninte de lia edzino tason da teo, raportisto subite havis la ideon komenci la intervjuon per plurelekta demando. Raportisto diris: "Vi gajnu olimpikan ĉampionecon aŭ estu bona edzo kaj patro, forlasinte la ĉampionecon, se oni diktus, ke vi faru la elekton?" Dong Zhaozhi respondis: "Mi preferas la familion. Mi vere ŝuldas grandan dankon al miaj familianoj, kiuj silente subtenis min delonge, kaj ĝuste pro ilia subteno mi atingis la nunan rezulton, tial mi preferas la familion."

Dong Zhaozhi dufoje eksiĝis kaj fine adiaŭis la sportistan vivon. Nun li tre domaĝas la tempon resti kune kun la edzino kaj filino. Demandite pri la plej ĝojiga kaj la plej morna memoroj li respondis: "La plej neforgesebla memoro temas pri la partopreno en la du olimpikoj. Tiu ĉi periodo por mi estis ankaŭ la plej morna, ĉar tiam ni preparis nin por la olimpikoj, partoprenante diversajn matĉojn. Mia patrino grave malsaniĝis en la jaro 2000, kaj pro tio mi estis tre morna. En la jaro 2004, kiam mia edzino naskis bebon, mi preparis min por partopreni la olimpikojn, do ankaŭ tio estis ĉagrena por mi."

Dum la sportista kariero Dong Zhazhi trifoje partoprenis olimpikojn kaj dufoje gajnis la subĉampionecon, kaj pro tiu ĉi atingo li meritas esti fiera, tamen ankaŭ en la hejmo li estas laŭdata kiel bona edzo kaj patro. Lia edzino Yu Ruiling diris: "Miaopinie Dong Zhaozhi estas devokonscia, tamen iom malpli pri la familio, ĉar li estas tro okupita, tial mi la sola mastrumas la hejmon. Mi neniam plendis pri li, ĉar li penis por la gloro de la patrolando. Fakte li tre amas min, kaj pro tio mi estas kontenta."

La 7-an de majo, Dong Zhaozhi, viro devokonscia laŭ la edzino, portis pli grandan respondecon. Kiel la lasta torĉoportanto de la kantona stacio de la torĉa stafetado li diskonigis per la torĉo la olimpikan ideon. Li diris: "Esence la torĉa stafetado celas diskonigi la olimpikan ideon. Kiel persono el la sporta rondo mi sentas gloron, ke mi povas partopreni la stafetadon"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040