china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama direktistino Zheng Xiaoying
(GMT+08:00) 2008-05-13 15:29:01

Sinjorino Zheng Xiaoying, ĉirkaŭ 80-jara, estas la unua direktistino de simfonia orkestro en Ĉinio. Nun ŝi servas kiel la arta direktoro de filharmonia orkestro de la urbo Xiamen. Antaŭ nelonge ŝi estis elektata kiel torĉoportanto de la olimpika torĉstafetado en la urbo Xiamen. Akceptante intervjuon de nia raportisto, ŝi diris, ke ŝi klopodos diskonigi al la mondo la ĉinan kulturon per simfonio.

Karaj amikoj, la muziko, kiun vi aŭskultis, estas suito de la simfonio Resonado de la Terdomo, provludata de filharmonia orkestro de la urbo Xiamen sub la kondukado de Zheng Xiaoying. Post nelonge la filharmonia orkestro veturos al Pekino kaj ludos la simfonion en la Nacia Teatro omaĝe al la Pekinaj Olimpikoj. Rilate al tiu ĉi verko Zheng Xiaoying diris: "La verko prezentas historiojn de la hakka-a popolo, unu el hanaj grupoj, tamen ĝi temas ne nur pri la hakka-oj, sed ankaŭ pri la spirito de la ĉina nacio, tial ni ludas ĝin en turneo. Direktisto estas prezentanto, kaj estante direktisto oni havas la devon prezenti bonajn verkojn."

Terdomoj estas tradiciaj loĝejoj de hakka-oj, konstruitaj en sipecifa maniero kaj troviĝantaj en la ĉina sudorienta provinco Fu jian. La patro de Zheng Xiaoying estis hakka-o kaj loĝis en la okcidenta parto de la provinco Fujian. Zheng Xiaoying estas la unua direktistino de la nova Ĉinio kaj rigardata kiel unu el la plej eminentaj direktistoj. En la jaro 1997 ŝi emeritiĝis el la posteno de ĉefdirektanto de la ĉina Centra Opera Teatro. Poste ŝi venis al la urbo Xiamen kaj fondis la filharmonian orkestron por daŭrigi la karieron en la hejmloko de siaj prauloj. Samprofesiuloj ĝenerale opinias, ke la filharmonia orkestro de la urbo Xiamen estas la unuaklasa en Ĉinio. Zheng Xiaoying estas kontenta pri disvolviĝo de la orkestro. Ŝi diris: "En la urbo Xiamen por mi la plej plezura afero estas tio, ke mi povas funkciigi la orkestron laŭ mia propra ideo, kaj pro tio la orkestro rapide progresas. Ni ekzercas nin ĉiutage en 5 horoj kaj provludas unu novan programon ĉiusemajne, romantisman, modernisman, impresisman aŭ ĉinstilan."

Pro forta subteno de la loka registaro kaj fervora helpo de amikoj el diversaj rondoj la filharmonia orkestro senĉese progresas kaj fariĝis la kultura vizitkarto de la urbo Xiamen. Ĉirkaŭ Zheng Xiaoying kolektiĝis multaj entuziasmaj kaj viglaj muzikistoj. Huang Tiwen, ĉefviolonisto de la orkestro, diris: "Sinjorino Zheng Xiaoying estas tre afabla kaj modesta. En la laboro ŝi estas strikta kaj postulema al ĉiuj kaj atentas ĉiujn detalojn, tamen post la laboro ŝi senĝene babilas kaj ŝercas kun ni kaj ŝajnas nia avino."

En la pasintaj 10 jaroj sub la kondukado de tiu ĉi rigora, sed afabla avino, la filharmoniaj muzikistoj faris centojn da prezentadoj en pli ol 30 ĉinaj urboj. Estas menciinde, ke en la lastaj jaroj la orkestro ludis la simfonion Resonado de la Terdomo, verkitan de komponisto Liu Yuan, en pli ol 40 urboj de malsamaj landoj, kaj estis varme akceptata. Zheng Xiaoying diris: "Mi kondukis la filharmonian orkestron fari 49 prezentadojn pri la verko Resonado de la Terdomo turnee en la mondo. Antaŭe ĉina simfonio neniam prezentiĝis tiel multe en aliaj landoj. Ĉie, kie ni faris prezentadon, ni invitis lokan ĥoron. Japanoj, italoj, francoj aŭ germanoj kantis per la hakka-a dialekto."

Antaŭ nelonge Zheng Xiaoying estis elektata kiel torĉoportanto de la stafetado por la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi diris, ke ĉiutage ŝi svingas la brakon por krei mirindan kaj harmonian muzikon, tamen baldaŭ ŝi levos per la mano la torĉon, kiu simbolas la pacon kaj bonaŭspicion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040