china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gimnastika stelo Alexandr Dityatin
(GMT+08:00) 2008-05-14 15:08:08

En la jaro 1966 9-jara Alexandr Ditytin komencis la gimnastikan karieron. Li partoprenis olimpikojn, 1976, en Montrealo, kaj tiujn, 1980, en Moskvo, kaj gajnis medalojn 3 orajn, 6 arĝentajn kaj unu kupran, reprezentante la tiaman Sovetion. Antaŭ nelonge li akceptis intervjuon de nia raportisto. Rememorante la sportistan vivon, li diris: "Same kiel aliaj infanoj lernantaj gamnastikon mi devis ekzerci min per gamnastiko ĉiutage dum 2 horoj. Kun progreso la ekzerco pliiĝis iom post iom kaj daŭris 3 horojn ĉiutage."

16-jara Alexandr Ditytin gajnis oran medalon el la sovetia junula ĉampionado en la jaro 1973, tial li estis konata kiel nova stelo. En la jaro 1975 li neatendite kroniĝis en la sovetia gimnastika ĉampionado, kaj pro tio li estis akceptata de la nacia teamo. En la jaro 1976 li partoprenis la olimpikojn en Montrealo kaj gajnigis al la sovetia teamo la arĝentan medalon de la vira teama konkurso, kaj li mem ricevis la arĝentan medalon de la duringado. Lia sportista kariero iris en la kulminan periodon. Rememorante la travivaĵon, li diris: "Tiam mi sentis, ke mi estas la plej forta en la mondo. Sed konkursoj alportas al sportistoj feliĉon kaj ankaŭ bedaŭron, tial mi plenforte preparis min por la olimpikoj en Moskvo, kaj mi fine gajnis la olimpikan ĉampionecon."

En la jaro 1980 Alexandr Ditytin jam estis la kondukanto de la sovetia gimnastika teamo. Li helpis al sia teamo gajni la ĉampionecon de la vira teama konkurso kaj li mem gajnis la oran medalon de la vira kompleta ludo el la olimpikoj en Moskvo. Poste en unu tago li gajnis la oran medalon de la duringado, la arĝentajn medalojn de la rekado, paralela rekado, ĉevalado kaj ĉevalsaltado, kaj la kupran medalon de libera gimnastiko el la olimpikoj. Li estas la ununura gimnastikisto, kiu gajnis 8 medalojn en la samaj olimpikoj, kaj ankaŭ la unua gimnastikisto, kiu ricevis la 10 poentojn en la olimpika gimnastika konkurso.

Alexandr Dityatin opinias, ke la Moskvaj Olimpikoj atingis tre altan nivelon, kaj la partoprenantoj atingis bonan rezulton. Eksiĝinte li revenis al sia hejmloko Leningrado kaj okupiĝis pri gimnastika trejnado. La 5-an de aprilo, 2008, kiam la olimpika torĉo venis al Leningrado, li reaperis antaŭ la publiko. Parolante pri sia elektiĝo kiel torĉostafeto li diris: "Mi estas tre feliĉa, ke mi povas fariĝi stafeto de la olimpika torĉo, kvankam mi estas nur unu el la partoprenantoj de la stafetado."

Kiel prestiĝa persono en la rusa gimnastika rondo li atentas la gimnastikan disvolvon en Rusio. Li opinias, ke la gimnastika konkursado de la Pekinaj Olimpikoj estos tre intensa. Li deziris, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesu kaj sportistoj kreu mondajn rekordojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040