china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tokiaj Olimpikoj—mejloŝtono de japana disvolviĝo
(GMT+08:00) 2008-05-28 15:21:02

Antaŭ 44 jaroj en Tokio okazis la 18-aj someraj olimpikoj. Tio estas la unua fojo por Azio. Japanio konsideris okazigon de la olimpikoj kiel simbolon de la japana reveno al la internacia socio post la 2-a Mondmilito, kaj pro tio la loĝantaro montris grandan fervoron kaj la urbkonstruado impetis.

Sinjoro Takeshi Furukawa estas ĉefredaktoro de la japana Orienta Novaĵ-Agentejo. Li lernis en iu supera mezlernejo de Hokajdo, kiam okazis la olimpikoj en Tokio. Pro la malproksimeco de Hokajdo vizito al Tokio estis tre malfacila, tial li televidis la olimpikojn. Tiam ordinaraj familioj posedis nur blanknigrajn televidilojn. Li diris: "Antaŭe en Japanio vojoj plejparte estis pavimitaj per ŝtonetoj kaj nur 30% de ili estis asfaltitaj. Por la olimpikoj Japanio investis grandan sumon por bonigi ŝoseojn, kaj pro tio 70% de la ŝoseoj estis asfaltataj. Por montri Japanion al la mondo, oni enterigis parton de elektroprovizaj kabloj. Prome, Japanio konstruis du aŭ tri metroajn liniojn, kaj pro tio multe boniĝis la trafiko en Tokio."

Tiam sur japanaj turismaj afiŝoj unuafoje aperis titoloj "Ĉu vi volus vojaĝi al Havajo por pasigi la mielmonaton?" "Vojaĝu al Wajkiki por provi bikinon!" Akihiko Kaji, direktoro de la Japana Aviada Turisma Agentejo, diris: "Japanio malfermis la eksterlandan vojaĝon al la japana publiko en la jaro 1964, kiam la olimpikoj okazis en Tokio, tio estas, ke ĉiu japano rajtas ŝanĝi enojn en usonajn dolarojn je la sumo de 500 dolaroj en ĉiu jaro. Tiam la japana ekonomio kreskis ĉiujare je 8% kaj konstruado de bazaj instalaĵoj impetis. Oni tute ne dubis pri perspektivo de la disvolviĝo. La olimpikoj okazis en la fono, tre simila al nuna stato de Ĉinio."

Masao Miyazaki estas membro de la japana Klubo por Interfluo inter Japanio kaj Ĉinio. Li eklaboris en la jaro 1962. Rememorante la olimpikojn en Tokio, li diris, ke tiam li laboris en Kanda, kie estis multaj konstruejoj por nova aŭtovojo al Tokio. Li diris: "10 aŭ 15 jarojn post la olimpikoj en Tokio la vivo de la japana loĝantaro ege ŝanĝiĝis. Televidilo, elektra fridujo kaj lavmaŝino, titolitaj "la tri mirindaĵoj", populariĝis, publikaj instalaĵoj riĉiĝis kaj la vivo de la loĝantaro ekboniĝis favorite de la olimpikoj, kiuj riĉigis japanojn kaj alportis al la japana ekonomio la ŝancon rapide disvolviĝi."

Demandite pri la plej profunda impreso el la olimpikoj en Tokio, preskaŭ ĉiuj intervjuitoj menciis, ke la japana virina volejbala teamo venkis la sovetian, tiam plej fortan en la mondo. Parolante pri tiu ĉi matĉo, okazinta antaŭ 44 jaroj, Katsuhito Niida, membro de la japana Klubo por Interfluo inter Japanio kaj Ĉinio, evidente ekscitiĝis. Li diris: "La japana teamo donis al mi tre profundan impreson. Sub la gvido de Hirobumi Daimatsu, la japana teamo, kies membroj ne estis altstaturaj, gajnis la olimpikan ĉampionecon, venkinte potencan rivalon, la sovetian."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040