china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Glate iras preparo por Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-03 13:45:46

En la 29-a de majo ankoraŭ estas 100 tagoj antaŭ la Pekinaj Paralimpikoj. Nuntempe glate iras preparo por la paralimpikoj. Sekvas detala raporto!

Maje en Pekino, ĉina handikapulo-sportisto He Junquan faris trejniĝadon en naĝdomo kaj saltis en akvon kiel delfeno. Li unusola gajnis 4 ormedalojn en Atenaj Paralimpikoj en 2004 kaj havas klaran celon en la Pekinaj Paralimpikoj.

"Mi celas superi propran plej bonan atingon en la Pekinaj Paralimpikoj."

Li kaj liaj teamanoj partoprenos en la Pekinaj Paralimpikoj kune kun 4 000 sportistoj el 150 landoj kaj regionoj. Nuntempe laŭplane iras ĉiuj preparaj laboroj por la Pekinaj Paralimpikoj. Antaŭ nelonge, Tang Xiaoquan, plenuma vicprezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris:

"La Pekina Olimpika Organiza Komitato persistas en 'samtempa preparo por same brilaj olimpikoj kaj paralimpikoj'. Ĉiuj stadionoj estis finkonstruitaj kaj sukcese kontrolitaj en serio da konkursoj 'Bonŝanca Pekino'. Dum stadiona konstruado, oni sufiĉe konsideris senbarecon de instalaĵoj kaj postkonkursan utiligon surbaze de gvidlibro pri paralimpikaj stadionoj ellaborita de Internacia Paralimpika Komitato por garantii bezonon de handikapuloj-sportistoj, spektantoj kaj raportistoj."

En 2008, Pekino okazigos olimpikojn kaj paralimpikojn kaj tio estas la unua fojo en la olimpika historio, ke sama organiza komitato efektivigu ilin. Tial, paralimpikaj stadionoj estos selektitaj el stadionoj de la Pekinaj Olimpikoj. Krom 18 stadionoj en Pekino, la aliaj 2 estas respektive hongkong-a ĉevalarta konkursejo kaj qingdao-a internacia velŝipa centro. Ankaŭ olimpika familia hotelo kaj olimpika vilaĝo estos plue uzataj dum la Pekinaj Paralimpikoj. Ĉiuj stadionoj estis konstruitaj laŭ senbarecaj kriterioj por la paralimpikoj, nome, ĉiuj stadionoj povas esti rekte uzataj dum la paralimpikoj post la olimpikoj.

Plurfoje ĉeloke inspektinte paralimpikan vilaĝon, Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, diris:

"Mi opinias, ke la paralimpika vilaĝo eble estas la historie plej bona. Mi kredas, ke sportistoj sentos sin en la hejmo kaj konkursos en la plej bona stato."

Senbarecaj instalaĵoj en Pekino, Qingdao kaj Hongkong multe pliboniĝis. Pekino faris senbarecan reformadon ankaŭ al Granda Muro kaj Imperiestra Palaco, por ke handikapuloj povu viziti tiujn lokojn. Cetere, dum la paralimpikoj, 2 000 senbarecaj aŭtobusoj kaj taksioj estos uzeblaj. Sun Wenjin, ordinara handikapulo en Pekino, diris:

"Mi vivas en Pekino 48 jarojn kaj hodiaŭ estas la unua fojo por mi viziti Imperiestran Palacon, dank' al senbarecaj instalaĵoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040