china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Libby Trickett marŝas al Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-04 08:53:21

Karaj retlegantoj, post aŭstralia tutlanda ĉampioneca konkurso de naĝado okazinta fine de marto, oficiale establiĝis aŭstralia olimpika naĝ-teamo kaj Libby Trickett estas teamano. En la konkurso ŝi ne nur gajnis or-medalojn de 100-metra papili-naĝado, 50-metra liber-naĝado kaj 100-metra liber-naĝado sed ankaŭ kreis mondajn rekordojn de virinaj 50-metra kaj 100-metra libernaĝadoj. Akceptante intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia, ŝi esprimis strebi al bona atingo en la Pekinaj Olimpikoj. Sekvas detala raporto!

Estas bone konate, ke Aŭstralio havas grandajn efektivajn fortojn en naĝado. En Atenaj Olimpikoj 2004, gvidate de Ian Thorpe, tiama aŭstralia teamo gajnis 7 naĝadajn ormedalojn.

En la konkurso, 8 mondaj rekordoj estis kreitaj kaj efektivaj fortoj de Aŭstralio en naĝado estas admirindaj.

Libby Trickett tenas singardan optimismon pri montriĝo de Aŭstralio en la Pekinaj Olimpikoj.

"Ni gajnis bonan atingon en tutlanda ĉampioneca konkurso de naĝado kaj kapablas gajni ormedalojn. Sed mi ne volas prognozi la nombron de ormedaloj, ĉar neatingo de celo estos rigardata kiel malsukceso. Ni fakte posedas multajn elitajn sportistojn. Mi kredas, ke en la Pekinaj Olimpikoj estos multaj sportistoj, ne nur el Aŭstralio sed ankaŭ el aliaj lokoj de la mondo, kiuj rapide naĝos. Sed nuntempaj efektivaj fortoj de Aŭstralio estas la plej grandaj."

La aŭstralia naĝ-teamo konsistas el 42 sportistoj. Inter ili, 26, la unuan fojon, partoprenos en olimpikoj, 12 la duan fojon kaj aliaj 4 la trian fojon. Tio estos la dua fojo por Libby Trickett partopreni en olimpikoj. En Atenaj Olimpikoj 2004, Libby Trickett, mond-rekordo-tenanto en virina 100-metra libernaĝado, sed ne eniris en finalon. Ŝi diris, ke ŝi havas fidon ne ripeti la historion.

"Nuntempe mi pretas. En 2004 mi ne estis en bona preteco kaj tio estis mia unuafoja olimpiko. Mi estas konvinkita, ke mia nuna sperto estas pli riĉa kaj mi pli bone konas min mem. Mi esperas, ke tio ne reokazos."

Ŝi diris, ke nuntempe ŝi estas en la plej bona stato. En la Pekinaj Olimpikoj, ŝi partoprenos en 100-metra papilinaĝado, 50-metra libernaĝado kaj stafetado. Nuntempe, ŝi kaj aliaj teamanoj faras ferman trejnadon sinsekve en aŭstraliaj nordorientaj urboj Brisbane kaj Cairns. Ŝi diris:

"Ni ankoraŭ havas multon por fari antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. Certe, ni havos aliajn konkursojn. Ni iros de Cairns al Pekino."

23-jaraĝa Libby Trickett gajnis 3 ormedalojn en monda ĉampioneca konkurso de naĝado en 2004, 4 en 2006 kaj 5 en 2007. Ŝi estas "imperiestrino" de la nuntempa naĝada kampo.

Nun ŝi strebas por realigi celojn en la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040