china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Altteknika Ekspozicio prezentas atingojn de sciencteknikaj olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-11 09:09:16

Antaŭ nelonge en Pekino inaŭguriĝis la Ĉina Pekina Internacia Altteknika Ekspozicio. Delegacioj el pli ol 30 landoj kaj internaciaj organizoj partoprenas la ekspozicion. Raportisto informiĝis, ke la plej atentata punkto en la ekspozicio estas la montrado de granda nombro da teknikaj atingoj koncernaj al olimpikoj.

La ekspozicio estas kune okazigita de la ĉinaj Scienca kaj Teknika Ministerio, Komerca Ministerio kaj la pekina magistrato. Post la establo en la jaro 1998 la ekspozicio jam okazis 10-foje. Post la disvolviĝo en la 10 jaroj la ekspozicio fariĝis grava platformo de en- kaj ekster-landa altteknologia industrio por eksponi novajn teknologiojn.

Malsame ol antaŭe en ĉi-foja ekspozicio oni starigis specialan areon de pli ol 8 000 kvadrataj metroj por la ekspozicio de sciencteknikaj olimpikoj. Raportisto rimarkis en tiu ĉi areo, ke la aŭto funkciigata per pureca energio, kiun kune esploris kaj produktis la universitato Tongji kaj la ŝanhaja aŭtokompanio Volkswagen, tiris al si multajn vizitantojn. Sinjoro Zhao Chao, teknikisto el la aŭtokompanio Volkswagen, diris: "Tiu ĉi aŭto havas la avantaĝon, ke ĝi vere atingis la nul-ellason, ĉar ĉiu ellasaĵo el la aŭto estas akvo. La funkciiga principo estas tiel, ke hidrogeno kaj oksigeno elektrokemie reakcias ĉe la fuela pilaro kaj produktas elektron, kiu funkciigas la aŭton."

Zhao Chao diris, ke aŭguste dum la Pekinaj Olimpikoj 20 tiuj ĉi aŭtoj de pureca energio servos por veturado de publikaj aferoj.

Ĉi-foje oni ekspozicias pli ol 150 teknikajn inventojn koncernajn al la olimpikoj. Krom la menciita aŭto estas ankaŭ gravaj teknikaj progresoj el la konstruado de la nacia stadiono Birdnesto kaj la nacia naĝcentro Akva Kubo kaj dezajnado de la olimpika torĉo kaj novaj altteknologioj uzotaj en informa servo, urba trafiko, manĝaĵa sekureco kaj meteoservo dum la olimpikoj.

Raportisto vidis, ke en la ekspozicio multaj vizitantoj proksime perceptis la ĉarmon de sciencteknikaj olimpikoj. Sinjoro Ling Zhifen el Kanado diris: "Mi rimarkis, ke en Ĉinio rapide disvolviĝas scienco kaj tekniko, kaj multaj atingoj estas tre proksimaj al la invelo de internaciaj koncernaj fakoj. Ekzemple la aŭto funkciigata de pureca energio estas mediprotekta kaj ankaŭ la teknologio pri akvoŝparo, uzita en konstruado de olimpikaj konkursejoj, estas tre avangarda.

Laŭ konigo, la ekspoziciataj teknikaj atingoj estas ne nur por la montrado en la olimpikoj, sed disvastigotaj kaj aplikataj post la olimpikoj. Ĉina sciencteknika ministro Wan Gang diris en la ĉeftema prelego: "Por okazigi distingajn kaj altnivelajn olimpikojn ĉinaj koncernaj fakoj organizis 10 teknikajn esplorojn. La atingoj estas uzataj por la olimpikoj kaj disvastiĝos. Ili naskos grandajn efikojn por la socio kaj ekonomio."

En Ĉinio oni prezentis pli ol 320 peticiojn por en- kaj ekster-landaj patentoj. Sciencteknikaj atingoj rapide altigas la teknikan nivelon kaj inventan kapablon de Ĉinio en aŭtfaro, informado, mediprotekto kaj aliaj fakoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040