china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama gimnastikisto de eksa Sovetunio Alexander Dityatin
(GMT+08:00) 2008-06-12 09:20:34

"Mi partoprenis en Montrealaj Olimpikoj en 1976 kaj Moskvaj Olimpikoj en 1980 kaj gajnis sume 3 ormedalojn, 6 arĝentajn kaj 1 bronzan."

Karaj amikoj, tio estas memprezentado de fama gimnastikisto de eksa Sovetunio Alexander Dityatin, kiu gajnis 8 medalojn en Moskvaj Olimpikoj. Nun ni nin alproksimigu al Alexander Dityatin.

En 1966, tiama 9-jaraĝa Alexander Dityatin komencis gimnastikan trejnadon. Rememorante tiaman trejnadon, li diris:

"Samkiel aliaj, mi tiam faris 2-horan trejniĝadon ĉiutage kaj poste 3-horan pro progreso."

Post 7-jara diligenta trejnado, 16-jaraĝa Alexander Dityatin gajnis ĉampionecon en sovetunia gejunula gimnastika matĉo. Poste li iĝis altiĝanta nova stelo en sporta kampo. Gajninte refojan ĉampionecon de la matĉo en 1975, li aliĝis al ŝtata teamo. En Montrealaj Olimpikoj en 1976, Alexander Dityatin, kiu unuafoje partoprenis en olimpikoj, gajnis arĝentan medalon de vira grupa gimnastiko kaj de duringo, kaj atingis la zeniton de sia sporta vivo. Rememorante la pasintecon, li diris:

"Mi tiam sentis min la monde plej forta. Ĝojo kaj bedaŭro ofte kunekzistas en matĉo, tial mi plenforte preparis min kaj fine gajnis ĉampionecon en la Moskvaj Olimpikoj."

En la Moskvaj Olimpikoj en 1980, li iĝis la kerno de la sovetunia gimnastika delegacio kaj gajnis sume 8 medalojn. Li estas la unika sportisto, kiu gajnis 8 medalojn en unu olimpikoj.

Post la Moskvaj Olimpikoj, li iom-post-iom eliris el vidkampo de la publiko pro vundiĝo. Li poste revenis al la hejmloko Leningrado kaj servis kiel gimnastika trejnisto. Kaj en la 5-a de aprilo, 2008, kiam olimpika torĉo atingis Sanktan Peterburgon, li, kiel stafetisto, refoje estis fokuso. Parolante pri stafetado de olimpika torĉo, li modestis:

"Tio estas mia honoro esti stafetisto de olimpika torĉo de Grekio al Ĉinio. Mi sentas min feliĉa."

Alexander Dityatin, kiel veterano en rusa gimnastika kampo, ĉiam atentas disvolviĝon de gimnastiko de Rusio kaj de la mondo. Laŭ lia opinio, rivalado de gimnastoj en la Pekinaj Olimpikoj estos arda. Oportune de intervjuo, li sincere bondeziris la Pekinajn Olimpikojn.

"Mi esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj estos sukcesaj kaj sportistoj kreos multajn novajn mondajn rekordojn, tiel ke la olimpikoj estos sporta soleno kun alta nivelo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040