china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Brilpunktoj de Munkenaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-13 15:07:31

En la jaro 1966 okazis la 64-a konferenco de Internacia Olimpika Komitato, en kiu oni faris voĉdonadon pri okazigo de la 20-a someraj olimpikoj, 1972. Munkeno, apartenanta al la tiama Federacia Respubliko de Germanio, kiu unuafoje peticiis la okazigon de olimpikoj, sukcesis post dufojaj voĉdonadoj.

La olimpika stadiono de Munkeno bolis de ĝoja kriado tuj post kiam Gustav Heinemann, prezidento de la tiama Federacia Respubliko de Germanio, proklamis malfermon de la olimpikoj. La olimpikoj revenis al Eŭropo post 12 jaroj. Munkeno prezentis ideon pri okazigo de la olimpiko "simpleco, proksimeco", "verdo" kaj "kompakta ligo kun urba kulturo kaj ĉiutaga vivo", kaj la olimpikan sloganon "ĝojaj olimpikoj". Arno Hartung, koncerna respondeculo de la sekcio pri publikaj rilatoj de la Munkena Olimpika Parko, diris: "Tiam Germanio estis dividita en du ŝtatoj. Travivinte la reĝidomon de Hitlero, la Trian Regnon kaj la 2-an Mondmiliton, Germanio esperis montri al la mondo sian figuron, modernan, liberan, malferman kaj demokratian. Tio estas la politika konsidero pri la olimpikoj kaj atingis la sukceson."

La Munkenaj Olimpikoj kreis rekordon laŭ la skalo. Entute 7 173 sportistoj el 121 landoj kaj regionoj partoprenis 195 konkursojn de 23 sportoj. La plej alloga kaj atentata en la olimpikoj estis rivalado inter sportistoj de la du germanaj respublikoj. En la kriado de ĉirkaŭ 80 000 spektantoj la okcidentgermana teamo de la virina 4×100-metra stafetkuro gajnis la oran medalon kaj rompis la mondan rekordon, venkinte la orientgermanan. Rudolf Behacker, la munkena Sporta Administracio, bone memoras eminentan atingon de la okcidentgermanaj sportistoj. Li diris: "Mi ludis volejbalon. Plej profunde min impresis la finalo de volejbalo inter la japana kaj okcidentgermana teamoj. Post 25 jaroj Munkeno invitis al si la du teamojn kun la antaŭaj membroj. Neforgesebla estas ankaŭ la ora dimanĉo, enskribita en la germana sporta historio. Tiutage okcidentgermanaj sportistoj gajnis 3 orajn medalojn el entute 5 finaloj."

Alia brila punkto en la olimpikoj estas naskiĝo de la unua olimpika talismano, melhundo nomata Waldi. Ĝi havas longan talion kaj mallongajn krurojn kaj estas tre komika kaj aminda. Arno Hartung diris al raportisto: "Melhundo estas aparta al Munkeno kaj plej dorlotata dombesto de munkenanoj. "Waldi" entenas la senton de munkenanoj. Oni elektis ĝin kiel la olimpikan talismanon kaj faris la sukcesan precedencon por posteuloj. Krome, oni unuafoje dezajnis kaj uzis olimpikajn signojn."

La olimpikoj restigis al Munkeno arkitekturan heredaĵon, la faman Munkenan Olimpikan Parkon. Por montri akordon de la konstruaĵo kun la medio, plejparto de ĉefkonstruaĵo de la parko estas konstruita sub la tero, kaj nur triono de la konstruaĵo vidiĝas surface.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040