china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Itala heroo de Romaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-16 14:55:16

Antaŭ 48 jaroj itala ĉefurbo Romo sukcese okazigis la 17-ajn Somerajn Olimpikojn, en kiuj prezentiĝis multaj eminentaj sportistoj, inkluzive de la boksĉampiono Muhammad Ali. Inter ili unu sportisto estas aparte signifa por la olimpika gastiganto. Li estas Livio Berruti, fama itala atleto, gajninto de la 200-metra kurado.

La jaro 1960 estis rikoltriĉa por la monda rekordo de la vira 200-metra kurado. Antaŭ la Romaj Olimpikoj tri usonaj atletoj plurfoje rompis la mondan rekordon. Poste Livio Berrut kroniĝis venkinte fortajn rivalojn en la 200-metra kurado de la Romaj Olimpikoj. La tiama surloka anoncisto diris: "Livio Berruti estas timida, tamen li firme konvinkiĝis, ke li sukcesos en la konkurso. Li gajnis la kvaronfinalon per la rezulto de 20,08 sekundoj. Li povis atingi pli bonan rezulton, tamen li ne streĉis la tutan forton por la duonfinalo en la sekva tago. Por li ĉefaj rivaloj estis la du usonanoj Rey Knowlton kaj Johnson. Livio Berrut tre bone kuris ĉe la kurbiĝo. La ekvilibriga kapablo neŭtrigis la centrifugan forton. Li kreis la olimpikan rekordon kaj ripetis la mondan rekordon per la rezulto de 20,05 sekundoj."

Livio Berruti ripetis la mondan rekordon en la antaŭfinalo kaj finalo de la olimpikoj kaj gajnis la oran medalon per la sama rezulto de 20,05 sekundoj. Li estas la unua eŭropano, kiu gajnis la olimpikan ĉampionecon de la 200-metra kurado, kaj metis firman bazon por ke italoj longe okupu antaŭan lokon en la 200-metra kurado.

Pro la sukceso Livio Berruti fariĝis la itala heroo kaj estis amata de la itala popolo. Pasis pli ol duona jarcento. Livio Berruti, la tiama studento de kemia fakultato, fariĝis pli-ol-70-jara maljunulo. Parolante pri la olimpikoj, li ankoraŭ ne povas reteni la emociiĝon. Li diris: "Partopreno de la olimpikoj estis bela travivaĵo por mi. Mi havis la ŝancon kontakti sportistojn el diversaj landoj kaj koni malsamajn civilizaciojn, kulturojn kaj vivmanierojn. Mi povis senti, ke mi estas monda civitano, kaj vere koni la olimpikan ideon. Sporto estas egalrajteca sen distingo de nacieco kaj sen ia ajn diskriminacio por ĉiu."

Kiel ekssportisto spertis la olimpikojn kaj propraokule vidis la olimpikan disvolviĝon Livio Berruti esprimis elkoran bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj. Li diris: "Mi deziras, ke la Pekinaj Olimpikoj estu grandioza festo. Olimpikoj estas la plej bela tempo por ĉiuj sportistoj, kiuj plenforte sin preparas por atingi bonan rezulton en la olimpikoj. Mi deziras, ke la Pekinaj Olimpikoj estu la ĝoja renkontiĝo de sportistoj por akceli la amikecon kaj la reciprokan konon. Olimpikoj devas esti grandioza renkontiĝo manifestanta la pacon kaj fratecon, tial mi esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj estos harmonia renkontiĝo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040