china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina volana teamo rikoltis fidon antaŭ Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-06-19 12:23:19

Maje okazis en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, volanaj grupaj konkursoj Thomas-Pokalo kaj Uber-Pokalo. Ĉina teamo elstaris kaj gajnis ĉampionecon de la du konkursoj. Nun sekvas detala raporto!

Thomas-Pokalo kaj Uber-Pokalo estas volanaj grupaj konkursoj kun la monde plej alta nivelo. Ĉinaj teamoj ĉi-jare partoprenis en la du internaciaj konkursoj, celante fari preparon por baldaŭaj Pekinaj Olimpikoj. S-ro Li Yongbo, ĉeftrejnisto de ĉina volana teamo, esprimis, ke teamanoj havigis al si fidon pere de la konkursoj.

"Teamanoj havigis al si fidon kaj pluan komprenon pri si mem kaj rivaloj. Nia teamo klare vidas niajn mankojn el la konkursoj kaj tio estas grava por ni fari preparon por la Pekinaj Olimpikoj."

Ĉina virina teamo venkis la indonezian per 3: 0 en la finalo kaj la 6-an fojon gajnis ĉampionecon de Uber-Pokalo. Tamen la ĉina teamo ne estis sur glata vojo en la konkurso. La ĉina unua volanisto Xie Xingfang venkiĝis, tiel ke la ĉina teamo devigite eniris en la 5-an matĉon kaj fine venkis la nederlandan teamon per 3:2. Konkludante la konkurson, Xie Xingfang opiniis, ke mankas al ŝi sufiĉa memreguligado.

La fakto pruvas, ke Xie Xingfang konkeris grandan psikan premon kaj gajnis venkon en la duonfinalo kaj finalo. Ankaŭ junaj volanistoj diversgrade sin hardis en la konkurso. S-ro Li Yongbo opiniis, ke malfacila konkursado pli reflektas valoron.

"En la pasintaj konkursoj teamanoj ne venkiĝis en matĉo, tial neniam psike sin hardis. Ĉi-foje precipe en la kvarona finalo kaj duona finalo, postiĝinte, niaj teamanoj gajnis finan venkon. Tio estas grava por sportistoj fari sinhardadon precipe en preparo por la olimpikoj."

En konkurso de Tomas-Pokalo, la ĉina vira teamo venkis la korearespublikan kaj gajnis la sinsekvan 3-an ĉampionecon. En la konkurso, Lin Dan, la unua volanisto de ĉina vira teamo, ĉiam estis fokuso. En duona finalo, li estis venkita de malajzia volanisto Chong Wei Lee kaj lia malpacienco refoje montriĝis, sed alfrontante pli fortan volaniston de Korea Respubliko Park Sung Hwan, li konkeris premon kaj gajnis ŝlosilan poenton por la ĉina teamo. Li opiniis, ke li multe sin hardis en la malfacila konkurso.

La ĉina teamo sukcese alportis Thomas-Pokalon kaj Uber-Pokalon kaj ĉinaj volanistoj sin hardis en la malfacilaj konkursoj. Tio estas grava por la ĉina teamo antaŭ la Pekinaj Olimpikoj.

Junie, la ĉina teamo ekspedos 3 grupojn da volanistoj partopreni en serio da konkursoj respektive en Singapuro, Indonezio kaj Tajlando, celante plue koni rivalojn kaj akumuli sperton antaŭ la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040