china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpikoj en Romo, 1960
(GMT+08:00) 2008-06-20 15:03:12

Por rememori la sukcesajn kaj altnivelajn olimpikojn en Romo, 1960, lastatempe nia raportisto en Italio intervjuis sinjoron Giulio Andreotti, prezidanto de la tiama olimpika organiza komitato, itala eksĉefministro.

En la jaro 1960 Romo okazigis la 17-ajn olimpikojn, kiujn partoprenis 5 348 sportistoj el 84 landoj kaj regionoj. Sportistoj rompis olimpikajn rekordojn 76-foje kaj mondajn rekordojn 30-foje. Estas menciinde, ke pro la zorga planado de italoj dum la olimpikoj aperis neniu fenomeno de politika antagonismo, kia okazis en la Melburnaj Olimpikoj, kaj altiĝis la olimpika movado. Sinjoro Giulio Andreotti diris al raportisto, ke la organiza komitato insistis pri la sporta ideo senrilata al la politiko. Li diris: "Pro tiu ĉi ideo aranĝado de la olimpika vilaĝo estis diferenca de tiu en kelkaj olimpikoj post la 2-a Mondmilito, por kiuj oni respektive konstruis du vilaĝojn, unu por okcidentaj sportistoj, kaj la alia por la orientaj. Romo konstruis nur unu olimpikan vilaĝon, ĉar ni opiniis, ke la olimpikoj estas grandioza renkontiĝo de diverslandaj sportistoj. La fakto atestis, ke nia ideo estas prava."

Kiel konate Romo estas ne nur la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Italio, sed ankaŭ la mondfama urbo kun la historio de 2 700 jaroj. Dum la olimpikoj Romo okazigis multajn konkursojn en konkursejoj de antikvaj sportkunvenoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj, tio estas perfekta kombino de la antikva tradicio kun modernaj olimpikoj. Giulio Andreotti rememoris, ke tiam la luktado okazis en Basilica de Massenzio, konstruita en la romia periodo, kaj la gimnastika konkurso okazis en Terme Di Caracalla. Li diris: "Por la olimpikoj ni riparis iujn malnovajn konstruaĵojn kaj uzis ilin kiel konkursejojn. Tiamaniere ni montris la roman fizionomion kaj ankaŭ ŝparis la monon tiel, ke la buĝeto restis superflua."

La Romaj Olimpikoj sukcesis ĉefe en la du flankoj. Oni unuafoje faris rektan televidsendon por la olimpikoj kaj bone kombinis konstruadon de olimpikaj konkursejoj kun la urba planado. Giulio Andreotti diris: "Tiam televido estis populara en multaj landoj, tamen rekta elsendo al la mondo estis unuafoja por olimpikoj. Tiu ĉi laboro estis tre grava, ĉar iu ajn eraro estis baldaŭ konata en la tuta mondo. Estis feliĉe, ke ni sukcese plenumis la laboron. Antaŭe oni starigis portempajn konstruaĵojn por la olimpika vilaĝo, tamen tiam ni decidis konstrui permanentajn konstruaĵojn por la olimpika vilaĝo kaj uzi ilin kiel loĝejojn de ŝtataj oficistoj post la olimpikoj. Tiuj ĉi konstruaĵoj estas bone konservataj."

Giulio Andreotti 7-foje enoficiĝis kiel itala ĉefministro kaj tri-foje vizitis Ĉinion. Parolante pri Ĉinio, li diris, ke li bone memoras la belan impreson pri Ĉinio. Li diris: "Ĉinio estas tre bela lando. Ĉinoj estas tre fervoraj kaj gastamaj, kiajn mi neniam vidis en aliaj landoj. Mi esperas refoje viziti Ĉinion, kvankam mi estas 90-jara. Mi scias, ke ĉinoj detalemaj kaj precizemaj en la laboro faras la pompan aferon. Mi deziras sukceson al la Pekinaj Olimpikoj kaj ĉion bonan al Ĉinio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040