china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika torĉoportanto Gangbung
(GMT+08:00) 2008-06-24 15:00:21

La 21-an de junio en Lasao ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono okazis stafetado de la olimpika torĉo. Tibeta heroo Gangbung, kiu ascendis la unua en la homa historio sur la montpinton Ĉomolangma de la norda montodeklivo kaj plantis la nacian flagon de Ĉinio sur la montpinto kiel la unua ĉino, startis kiel la unua torĉoportanto de la stafetado en Lasao. De multaj jaroj li havas profundan amon al Himalajo. Partopreno de la torĉa stafetado en la hejmloko vekis lian rememeron pri la alpista kariero.

Gangbung naskiĝis en Xigaze, Tibeto. En la jaro 1958 li aliĝis al la ĉina montgrimpa ekspedicio. Du jarojn poste li kaj liaj kolegoj Wang Fuzhou kaj Qu Yinhua sukcese ascendis sur la montpinton Ĉomolangma de la norda montodeklivo. Tio estas la unua fojo en la homa historio.

En la duon-jarcenta alpista kariero li kelkdek-foje ascendis la montpinton Ĉomolangma. La tersupro restigis al li tre multajn memorojn. Nun emerita li vivas trankvilan vivon kaj ĝuas familian feliĉon. Kiam oni babilas kun li pri montoj kaj riveroj en Tibeto, li ĉiam povas precize eldiri altecon de la montoj kaj fludirekton de la riveroj. La amo al la naturo profundiĝis en la vivo de tiu ĉi maljunulo.

La 8-an de majo la olimpika torĉo stafetis ĉe la montpinto Ĉomolangma. Televidante la korskuan scenon Gangbung kvazaŭ revenis al la tempo antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento. Li diris al raportisto: "La olimpika torĉo stafetis ĉe la tersupro. Tio estas mirinda kaj vekas mian rememoron pri la ascendo sur la montpinton Ĉomolangma en la jaro 1960. Televidante la torĉan stafetadon mi rememoris, ke tiam ni plantis la nacian flagon tie, kie oni bruligis la olimpikan torĉon."

Li diris, ke li dediĉis preskaŭ la tutan vivon al montgrimpado, kaj nun li esperas, ke junaj alpistoj daŭrigos lian amon al la naturo. Laŭ li tio estas ne nur la profunda amo, sed ankaŭ la devo. Li diris: "Mi emeritiĝis antaŭ pluraj jaroj. Mi esperas, ke junuloj devos peni en la ekzercado. Kiel alpisto oni devas esti persistema kaj fari kontribuon por la sporta afero de Tibeto, tio estas la devo de junuloj."

Li bedaŭris, ke li ne povis ĉeesti al la torĉa stafetado ĉe la montpinto Ĉomolangma pro la maljuna aĝo, tamen li fariĝis la unua torĉoportanto de la stafetado en Lasao. Li diris: "Mi fariĝis sportisto en la jaro 1958. Estas feliĉe, ke post 50 jaroj mi trafis la olimpikojn en mia patrolando. Kiel veterano de la tibeta sportista rondo mi multe ĝojas pro la partopreno de la stafetado. Mi kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj, simbolantaj solidarecon kaj amikecon, certe sukcesos pro subteno de la ĉina popolo de diversaj naciecoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040