china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama verkisto Zhang Xianliang
(GMT+08:00) 2008-06-30 15:28:11

La 29-an de junio la olimpika torĉo komencis la stafetadon por Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono en la sudokcidenta parto de Ĉinio. La unua torĉoportanto estas fama ĉina verkisto Zhang Xianliang. Li alte taksis tiun ĉi tre maloftan ŝancon. 72-jara li esperis, ke la tuta mondo konu la belan regionon Ningxia per la stafetado.

La olimpika torĉo stafetis unue en la urbo Zhongwei de la regiono. En la ceremonio por starto Zhang Xianliang estis tre emociiĝa kaj kisis sur la olimpikan torĉon kun profunda amo. Li opiniis, ke por li la torĉa stafetado estas granda honoro. Li diris: "La Pekinaj Olimpikoj manifestas humanismon, kiu strikte rilatas kun ni, verkistoj, ĉar literaturo estas grava kategorio de homaj sciencoj. Kun dankemo mi partoprenis la torĉan stafetadon. Mi amas la regionon Ningxia, ĉar ankaŭ 6 milionoj da popolanoj en la regiono sukcesigis min en la literatura verkado. Estas ekster mia atendo, ke mi elektiĝis kiel la unua torĉoportanto, kaj mi sentas, ke tio estas granda honoro."

Zhang Xianliang naskiĝis en Nankino, 1936, kaj komencis la verkadon en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento. Liaj verkoj plurfoje gajnis ŝtatajn kaj provinc-nivelajn premiojn kaj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn kaj eldonitaj en diversaj landoj. Kiel verkisto li havas profundan konon pri kultura enhavo de la olimpika movado. Li diris: "Mi opinias, ke la olimpika movado estas defio al la homaro. Sporto ne nur estas lerteco, sed ankaŭ enhavas saĝecon de la homaro, ĉar praktikante sporton homoj progresas kaj je lerteco kaj fizika forto kaj je saĝeco. La olimpika ideo vastigas la horizonton kaj konsideron de verkistoj, kaj pro tio la literatura prezentado estas pli vasta."

Zhang Xianliang estas honora prezidanto de Ningxia-a Federacio de Literaturistaj kaj Artistaj Rondoj kaj sin donas plu al la amata verkado. Krome, li okupiĝas ankaŭ pri kolektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, pereantaj en la regiono Ningxia. En la jaro 1992 Zhang Xianliag fondis la Okcidentan Filmcentron en Zhenbeibu de la regiono Ningxia. Ĝi servas kiel filmprodukta bazo kaj ankaŭ turisma loko. Li diris: "Mi entreprenas la filmcentron kiel kulturan industrion, ĉar ĝi povas naski altan aldonvaloron kaj fari grandan kontribuon por la regiona turismo."

La 12-an de majo en la gubernio Wenchuan okazis tertremo de 8 gradoj. Zhang Xianliang opiniis, ke la granda katastrofo provas la ĉinan sukceson el la reformado kaj malfermo dum la pasintaj 30 jaroj; sen la sukceso Ĉinio tre malfacile povas elteni tiel multajn katastrofojn; ili estas provoj kaj povas firmigi fidon de la ĉina popolo pri reformado kaj malfermo. Li esperas alvoki per Ĉina Radio Internacia, ke pli da homoj atentu kaj subtenu la Pekinajn Olimpikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040