china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maratona ĉampiono Hwang Young-cho
(GMT+08:00) 2008-07-01 14:59:09

Olimpikoj estas garandioza kunveno de diverslandaj sportistoj por la celo pli alta, pli rapida kaj pli forta, kaj olimpikaj laŭreatoj ofte fariĝas idoloj de popolanoj. Hwang Young-cho estas ĝuste tia personulo. Li gajnis la maratonan ĉampionecon el la Barcelonaj Olimpikoj, 1992, kaj forigis la humiliĝon de Korea Respubliko en olimpikoj per sia atingo.

Hwang Young-cho estas maratona trejnisto de la korearespublika grupo por disvolvo de la naciana sporto. Li estas mezastatura kaj tre modesta, tamen li mienas kaj parolas memfide. Rakontante pri gajno de la olimpika ormedalo li diris: "Por Korea Respubliko maratono estas sporto kun historia signifo. Korearespublika sportisto Son Gi-jung gajnis la moratonan ormedalon el la Berlinaj Olimpikoj, 1936. Tiam la korea duoninsulo estis okupata de Japanio, tial li devigite uzis la japanan nomon kaj portis vestojn kun desegno de la japana nacia flago partoprenante matĉojn. 56 jarojn poste mi gajnis la maratonan ĉampionecon, venkinte japanan sportiston, el la olimpikoj, 1992. Mia sukceso forviŝis la bedaŭron kaj doloron de sinjoro Son Gi-jung kaj emociis samlandanojn."

Son Gi-jung estas bone konata en Korea Respubliko. Hwang Young-cho diris, ke Son Gi-jung restas kiel heroo en lia koro. Li diris: "En la infanaĝo mi legis rakonton pri Son Gi-jung en lernolibro. Li gajnis olimpikan ormedalon, tio estas granda atingo kaj historia evento en la korea historio. Mi gajnis olimpikan atletikan ormedalon la unua post la fondiĝo de Korea Respubliko. Mi kaj Son Gi-jung estas personoj enskribitaj en lernolibro."

Por honori Whang Young-cho pro lia granda kontribuo al la sporta afero lia naskiĝloko Gangwon-do starigis memorhalon kaj parko kun la aranĝo de lia bronza statuo, verkita de fama skulptisto Kim Seo-gu. Eksiĝinte Whang Young-cho kontribuas plu por la sporta afero de Korea Respubliko. Li diris: "Maratono estas ŝatata de multaj korearespublikanoj. Pro altigo de la vivnivelo pli kaj pli multaj homoj zorgas pri la sano kaj ekzerciĝas per kurado. Ĉiujare en la tuta lando okazas 450 diversnivelaj maratonoj, kiuj altiras multajn popolanojn."

Ankaŭ Korea Popoldemokratia Respubliko estas forta en tiu ĉi sporto. Parolante pri interfluo inter teamoj de la du landoj Whang Young-cho diris: "Pasintajare mi gvidis la korearespublikan teamon al internacia maratono en Pjongjango. Por la korearespublika teamo tio estas la unua fojo al Pjongjango. Poste teamoj de la du landoj kune trejniĝis en la ĉina urbo Kunming. Mi opinias, ke la interfluo inter la sudo kaj nordo estas tre grava, ĉar sportistoj ne devas esti distingitaj laŭ la ideologio, kaj sporta interfluo helpas al la du flankoj repaciĝi."

Baldaŭ okazos la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke li esperas, ke korearespublikaj sportistoj refoje atingu bonan rezulton, kaj li ĉeestos al la olimpikoj kiel komentisto gastigita de korearespublika televidstacio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040