china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino superplenumis promeson pri verdigo por Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-02 12:47:07
La 17-an de junio en Pekino, oficisto el la ĉina Ministerio pri Forstokulturo diris, ke Pekino jam superplenumis la normojn pri verdigo de si promesitajn en peticia raporto por Olimpikoj. Ĝis la fino de la jaro 2007 la plantkvanto en kvartaloj de Pekino superis 40%, la arbarkvanto en montregionoj superis 70% kaj la nombro de blua ĉielo en la tuta jaro proksimiĝis al 70%, la ekologia medio estas rimarkinde restarigata kaj plibonigata. 

En la 50-aj jaroj la arbarkvanto de Pekino estis nur 1,3%, kaj la ekologia medio estis relative malbona. De multaj jaroj, precipe de sukceso en gastigado de la Olimpikoj, Pekino prenas serion da efikaj rimedoj kaj la ekologia medio estas plibonigata.

Pekino praktikas cent programojn pri verdigo en apudaj lokoj de la konkursejoj, trejnejoj kaj porolimpikaj vojoj. Oni konstruis la Olimpikan Arbaran Parkon, la plej vastan gazonon en la tuta urbo. La parko areas je 680 hektaroj. Respondeculo de la parko sinjoro Tang Tong diris, ke en la parko troviĝas lageto kaj marĉo, kiuj ludas utilan rolon por haltigi polvon, malaltigi bruadon, rezervi akvofonton kaj simile.

"En la parko kreskas pli ol 530 000 arboj kaj arbedoj, la totala kvanto de verdaj ekologiaj plantoj estas grandega. Rilate al plibonigo de la ĉirkaŭa ekologia medio, la parko ĉiujare sorbas 7 200 tunojn da karbona dioksido, produktas 5 400 tunojn da oksigeno kaj ankaŭ sorbas 32 tunojn da sulfurilo."

Pekino ankaŭ faras verdigadon laŭ la propra topografio. Estro de la Administracio pri Forstokulturo de Pekino sinjoro Dong Ruilong konigis, ke la magistrato postulas ĉiujn kvartalojn kaj guberniojn konstrui almenaŭ 1-2 grandareajn gazonojn ĉiujare, por ke la urbanoj vidu gazonon for de sia hejmo je malpli ol 500 metroj. En ebenaĵa antaŭurbo oni konstruis ekologian ŝirmarbaron je 25 000 hektaroj. En montregionoj 95% de la dezertaj montoj estas verdigitaj. Li diris:

"Ĉe la fino de 2007, la verdigita areo en la kvartaloj altiĝis ĝis 43%, la arbarkvanto en montregonoj atingis 70,49%, oni konstruis 20 naturparkojn. Pekino jam plensukcese superplenumis la normojn pri verdigo de si promesitajn en peticia raporto por Olimpikoj."

Samtempe kun tio, Pekino ankoraŭ kunlaboras kun periferiaj regionoj en preventado kaj regado de dezertiĝo, konstruis plurtavolajn ekologiajn ŝirmilojn. Koncerna respondeculo de la Ŝtata Administracio pri Forstokulturo sinjoro Liu Tuo diris:

"En dezertejo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norde de Pekino, oni faras ŝirmilojn el pajlo, argilo kaj similaj, plantas herbojn kaj arbedojn kontraŭ etendiĝo de dezerto; en nordaj partoj de la provincoj Hebei kaj Shanxi, oni konstruis arbar-retan ekologian ŝirmilon."

Sinjoro Liu Tuo diris, ke pro multiĝo de flaŭroj en Pekino kaj en periferitaj regionoj kaj malmultiĝo de nudaj dezertoj, rimarkinde malmultiĝas la polvo kaj sablo, kiuj iam furiozis en Pekino, kaj plie, rimarkinde malaltiĝas la nombro de sabloŝtormaj veteroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040