china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mark Spitz
(GMT+08:00) 2008-07-04 11:38:31

La 20-aj olimpikoj okazis de la 26-a de aŭgusto ĝis la 11-a de septembro, 1972, en Munkeno. Sportistoj atingis tre bonajn atingojn en multaj konkursoj. Usona naĝisto Mark Spitz kreis la rekordon gajni 7 ormedalojn.

Thomas Rhaneberg, oficisto el la munkena sporta administracio, diris: "Parolante pri steloj de la olimpikoj en Munkeno, 1972, la unua, kiun mi memoras, estas Mark Spitz. Neniu povas superi lian legendan sukceson. Li kreis la miraklon unuope gajni 7 orajn medalojn el la naĝkonkurso de la olimpikoj. De la matĉoj inter grupoj ĝis la finalo li ĉiam okupis la 1-an lokon. Tiu ĉi atingo estas neimagebla."

Thomas Rhaneberg klare rememoris, ke Mark Spitz gajnis la orajn medalojn de la 100-metra kraŭlo, 200-metra kraŭlo, 100-metra papilinaĝo, 200-metra papilinaĝo, 4×100-metra kraŭlo, 4×200-metra kraŭlo kaj 4×100-metra stafetmiksnaĝo kaj kreis 7 mondajn rekordojn. Li estas la unua sportisto, kiu gajnis plej multajn ormedalojn en samaj olimpikoj.

Ankaŭ Michael Mueller, kiu servis kiel sporta komentisto tiam, havas profundan impreson pri Mark Spitz. Li diris: "La plej brilaj steloj en la Munkenaj Olimpikoj estas Mark Spitz kaj sovetia gimnastino Olga Korbut. Ilia mirinda prezentado emociis centmilionojn da televidantoj."

Eble, Mark Spitz sukcesis ne nur pro la eminenta atingo, sed ankaŭ pro sia ĉarmeco. Li povis facile gajni bonan opinion de aliaj. Thomas Rhaneberg diris: "Kiel naĝisto li havis apartan ĉarmecon. Preskaŭ ĉiuj ŝatis lin."

Mark Spitz komencis lerni naĝon en la aĝo de 2 jaroj. Li 8-foje rompis la mondan rekordon, kiam li estis nur 17-jara. En la jaro 1968 li partoprenis la Meksikajn Olimpikojn reprezentante Usonon kaj gajnis 2 orajn, 1 arĝentan kaj 1 kupran medalojn. En la 14-jara sportista kariero li 35-foje rompis mondajn rekordojn de kraŭlo kaj papilinaĝo kaj gajnis 9 olimpikajn ormedalojn pro elstara tekniko. Thomas Rhaneberg komentis, ke Mark Spitz nediskuteble fariĝis idolo de ĉiuj junuloj en tiu epoko.

Post la Munkenaj Olimpikoj Mark Spitz malproksimiĝis de la naĝado, tamen en la koro li ankoraŭ profunde ŝatas tiun ĉi sporton. En la aĝo de 39 jaroj li decidis reveni al naĝado, kaj pro tio li diligente sin ekzercis por aliĝi al la usona teamo por la Barcelonaj Olimpikoj, 1992, tamen li ne sukcesis. Poste li rezignis la naĝistan karieron, tamen la rezulto, atingita de li en la Munkenaj Olimpikoj, restas nesuperebla. Li estas konsiderata kiel unu el la plej influhavaj naĝistoj de la 20-a jarcento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040