china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al torĉoportanto Mengke Bateer
(GMT+08:00) 2008-07-08 16:16:06

La 8-an de julio la olimpika torĉo stafetis en Hohhot, la ĉefurbo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĉina mongola basketbalisto Mengke Bateer stafetis kiel la unua torĉoportanto. Antaŭ la stafetado li akceptis intervjuon de nia raportisto.

Mengke Bateer ne estas la plej brila inter ĉinaj basketbalistaj supersteloj. Li kelkfoje aliĝis al teamoj de la usona basketbala asocio NBA kaj estas la plej bonŝanca, kvankam li ne estas tiel influhava kiel la unua ĉina aliĝinto Wang Zhizhi, la nuna giganto Yao Ming kaj la novico Yi Jianlian.

En la sezono de 2002 ĝis 2003 Mengke Bateer turniĝis de la teamo Nuggets de Danver al la teamo Spurs de San Antonio, tamen li, ĵus akomodiĝinta al NBA, sentis indiferenton pro ĉeesto de superaj avanuloj David Robinson kaj Tim Duncan kaj ludis nur en 12 matĉoj. La teamo Spurs gajnis la ĝeneralan ĉampionecon de NBA venkinte la teamon Net, kaj pro tio Mengke Bateer ricevis fingroringon de la ĉampioneco. Por li tio vere estas neatendita kaj neforgesebla. Parolante pri tio, li diris: "La ĝenerala ĉampioneco estas revo por ĉiuj basketbalistoj de NBA. Estis tre bonŝance, ke mi elektis la grandan teamon. Kiel unu el membroj de la teamo mi penis kune kun la aliaj kaj gajnis la ĉampionecon. Por mi tiu ĉi sperto estas neforgesebla kaj tre rememorinda ĝis la maljuniĝo. Mi estas la unua aziano, gajninta ringon de la ĝenerala ĉampioneco de NBA, tio estas granda honoro por mi."

Dum la 4 jaroj en NBA li ricevis ne nur la bonŝancan ringon, sed ankaŭ pli profundan konon pri basketbalado. Li diris: "Jes, granda profito. Aliĝinte al NBA, mi ne povis kuri pli rapide kaj salti pli alte ol antaŭe, tamen ŝanĝiĝis mia ideo pri basketbalo. Mi havis pli profundan konon pri tiu ĉi sporto, precipe pri la kvalito kaj sindono de profesiaj ludistoj. Tiuj ĉi spertoj estas tre valoraj por mia sportista kariero."

La bonŝanco akompanis lin ne nur en NBA, sed ankaŭ en olimpikoj. Li trifoje partoprenis olimpikojn. En la jaro 1996 kaj 2004 li kune kun kolegoj enviciĝis inter la 8 antaŭaj lokoj de la olimpika konkurso, tio estas la plej bona rezulto de la ĉina teamo en olimpikoj. Li diris: "Mi estis tre juna, kiam mi partoprenis la Atlantajn Olimpikojn. Pro la unua partopreno en olimpikoj mi estis nervoza tiel, ke mi ne povis poenti ĉe tre bonaj ŝancoj, tamen mi lernis multon. En la jaro 2004 mi refoje partoprenis olimpikojn kaj estis pli matura, tamen estis tre bedaŭre, ke mi suferis vundon dum la trejniĝo en Eŭropo, kaj pro tio mi ne povis bone ludi, kvankam nia teamo okupis la 8-an lokon en la olimpika konkurso."

Baldaŭ okazos olimpikoj en Pekino. Mengke Bateer esperas, ke la ĉina teamo montru belan ludon kaj atingu bonan rezulton en la olimpikoj. Li volas, per Ĉina Radio Internacia, deziri kaj saluti kolegojn de la ĉina basketbala teamo. Li diris: "Restas la ŝanco por la ĉina teamo, kvankam tio estas tre malfacila pro lokiĝo en la sama grupo kun la usona Sonĝa Teamo kaj la hispana, ĉar ni ludos en la hejmo. Mi esperas, ke ili montru altan nivelon."

En la jaro 1988 Mengke Bateer komencis la basketbalistan karieron aliĝinte al la Pekina Teamo. Li penis en la intensa profesia konkurso kaj gajnis multajn honorojn. Li estas bonŝanca sportisto, tamen kiel la patro de 3 infanoj li sentis bedaŭron pro la nesufiĉa zorgo pri la familio. Li diris: "Mi havas profundan amon al mia familio, ĉar ĝi estas la plej grava por mi, tamen mi rimorsas, ke mi tre malmulte zorgis pri mia edzino kaj miaj tri infanoj en multaj jaroj. Mi volas akompani ilin kiel eble plej multe por rekompenci ilin."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040