china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Torĉoportanto Yury Ilyakhin
(GMT+08:00) 2008-07-09 15:27:17

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, Lanzhou, la ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu estas fama urbo sur la "silka vojo" en ĉinaj han-dinastio kaj tang-dinastio, ĝi notis pri historio de interfluo inter Ĉinio kaj Okcidento en la anktiva tempo. Kiam iras torĉa stafetado de Pekinaj Olimpikoj, multaj fremdlandaj gastoj amasiĝis ĉi tie kaj servis kiel honoraj torĉoportantoj, ruso Yury Ilyakhin ĝuste estas unu el ili. Nun bonvole aŭskultu nian intervjuon al Yury Ilyakhin.

Yury Ilyakhin estas konanto de Ĉinio, li vivas en Pekino 10 jarojn kaj parolas tre flue en la ĉina lingvo. Yury Ilyakhin parto批enis en selekta konkuro pri torĉoportantoj de Pekinaj Olimpikoj, okazigita por fremdlandanoj en Ĉinio, kaj fine partoprenis en torĉa stafetado en Lanzhou. Intervjuate, Yury Ilyakhin persistis paroli en la ĉina lingvo. Li diris, ke servo kiel torĉoportanto de Pekinaj Olimpikoj estas granda honoro por li.

Yury Ilyakhin sciigis al raportisto, ke nun en Rusio ekzistas kelkaj konfuziaj akademioj kaj multaj rusanoj plenas de intereso pri la ĉina lingvo. Li diris:

"Nun en Rusio, la ĉina lingvo estas populara, multaj homoj, precipe junuloj interesiĝas kaj komencas lernadon. Konfuzia akademio havas sistemon en la tuta mondo kaj multajn lernejojn, la influo estas granda kaj multaj interesiĝas pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo. Ankaŭ mia filino komencis lernadon en Ĉinio kaj poste daŭrigas lernadon en Moskvo, ŝiaj kolegoj envias ŝin kaj diris: 'Vi lernas la ĉinan lingvon, bonege!' "

53-jaraĝa Yury Ilyakhin servis kiel raportisto de eksa sovetia novaĵ-agentejo al Pekino en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Li tre ŝatas ĉinan teon Pu'er kaj pekinan operon. Unuvorte, li rigardas sin kiel normalan ĉinon kaj konas Pekinon eĉ multe pli ol Moskvon. Li diris:

"Pekino estas mia dua hejmloko, mi vivas en Pekino preskaŭ dek jarojn. Reveninte Moskvon, mi ne scias manieron de veturo per buso kaj viandan prezon, sed en Pekino, mi ĝuste estas normala civitano."

En 1999 Yury Ilyakhin revenis al Pekino kaj komencis laboron pri klasifika reklamado, tute nova kariero en Ĉinio kaj la kompanio de Yury Ilyakhin alportis novan teknikon. Estrate de Yury Ilyakhin, la kompanio kreis donitaĵan bankon de privata anonceto, presis senpagajn anoncetojn en Pekino, Ŝanhajo kaj Harbino kaj liveras teknikan subtenon de interfluo de informoj al ĉinoj.

Yury Ilyakhin laboris pri amaskomunikado, tial li tre atentas amaskomunikan interfluon inter Ĉinio kaj Rusio en la lastaj du jaroj, li parolis ĉefe pri grandskala intervjuo "Amika vojaĝo inter Ĉinio kaj Rusio", organizita kaj farita de Ĉina Radio Internacia. Li opiniis, ke ĉi tia popolkontaktiĝo grande akcelis dulandan amikecon. Li diris:

"La aktivado naskis grandan influon, ĉinaj raportistoj venis al Moskvo, ili tre interesiĝas pri rusaj historio kaj kulturo. Ankaŭ rusoj tre bonvenigas ĉinojn, aŭskultante, ke ĉinoj kantas rusajn kantojn, ili estas tre kortusitaj. Tio estas popoldiplomatio, estas ne la registaro decidi bonajn rilatojn, ĉi tiu kontaktiĝo estas interpopola."

Kiel torĉoportanto, Yury Ilyakhin elkore bondeziras sukceson al Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"Mi scias, ke ĉinoj estas gastamaj. Kaj Pekinaj Olimpikoj estas la bona ŝanco por ke fremdlandanoj komprenu la ĉinan kulturon kaj vivon de ĉinoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040