china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Egipta sportistino Aya Medany
(GMT+08:00) 2008-07-14 14:28:06

Inter olimpikaj sportoj pentatlono estas la plej peniga: en unu tago sportistoj devas laŭvice partopreni kvin matĉojn de la pafado, skermado, naĝado ĉevalrajdarto kaj trakampa kurado. Aya Medany estas egipta sportistino. En juna aĝo ŝi gajnis medalon el internacia konkurso. Egiptoj metas grandan esperon sur ŝin por gajni medalon el la Pekinaj Olimpikoj.

En la jaro 1999 11-jara ŝi komencis montri brilan talenton. Ŝi gajnis la 5-an lokon el la eŭropa junula pentatlono en Pollando, kaj pro tio ŝi estas rigardata kiel la venonta stelo. De la jaro 2002 ĝis 2006 ŝi gajnis 3 orajn kaj 2 arĝentajn medalojn el mondpokala pentatlono. La 16-an de septembro, 2007, ŝi kroniĝis en la pekina olimpika sportcentro. Ŝi gajnis ĉampionecon de la virina grupo el la mondpokala pentatlona finalo Bonŝanca Pekino per la rezulto de 5 536 poentoj. Ŝi estas la plej juna gajninto de la lastaj jaroj kaj ankaŭ la unua ekster eŭropanoj. Novembre ŝi gajnis oran medalon el la 11-a tut-araba sportkunveno.

Parolante pri pentatlono Aya Medany diris: "Ĝi estas tre malfacila konkurso kun matĉoj postulantaj malsamajn lertecojn, tial la rezulto estas tre varia. Partoprenantoj komence en bona stato eble ludas nenormale en la sekvaj matĉoj, dum tiuj komence postiĝintaj probable superas aliajn."

Ŝia sperto estas la plej bona pruvo de tiu ĉi parolo. Pasintajare ŝi okupis la trian lokon post 4 matĉoj en la mondpokala pentatlona finalo Bonŝanca Pekino. Kiel kutime en la lasta matĉo trakampa kurado sportistoj startis laŭ ordo de la poentaro, tial ŝi startis la tria, tamen post nelonge ŝi superis la unuan, kaj preterdistancis la duan ĉe la lasta rondo. Ŝi okupis la unuan lokon per la rezulto de 10 minutoj kaj 40,05 sekundoj kaj gajnis la ĉampionecon.

En la jaro 2004 16-jara ŝi partoprenis la Atenajn Olimpikojn, tamen ŝi ne povis atingi bonan rezulton pro la manko de spertoj el gravaj konkursoj. Poste ŝi sin hardis en diversaj konkursoj kaj rapide progresis. Februare de 2007 ŝi sukcesis en la afrika pentatlona ĉampionado kaj la afrika konkurso por kvalifiko de la Pekinaj Olimpikoj.

Nun Aya Medany kaj du ŝiaj kolegoj ricevintaj kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj intense trejniĝas en la internacia stadiono de Kairo. Laŭ plano antaŭ la olimpikoj ili iros al Tokio por fari la lastan preparon en du semajnoj, kaj poste la teamo atingos Pekinon je unu semajno antaŭ la inaŭguro de la olimpikoj.

Parolante pri la Pekinaj Olimpikoj, Aya Medany diris: "Gajni medalon el olimpikoj estas revo por ĉiuj pentatlonanoj, kaj la Pekinaj Olimpikoj estas la sola ŝanco en mia tuta vivo." Ĉeftrejnisto de la egipta pentatlona teamo diris, ke Aya Medany estas en bona stato, kaj ŝi probable gajnos medalon el la Pekinaj Olimpikoj, se ŝi estos bonŝanca.

Ĉinio estas lando favora al Aya Medany. Ŝi gajnis ĉampionecon el la monda junula pentatlono en Ŝanhajo, 2006, kaj kroniĝis en la konkurso Bonŝanca Pekino, 2007. Ni elkore deziras, ke ŝi estu plu bonŝanca en Pekino.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040