china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjuo al rusa ambasadoro Sergey Razov (foto)
(GMT+08:00) 2008-07-17 16:02:38

En la pasintaj 20 jaroj, en scenejo de Olimpikoj, la ĉina delegacio kaj la rusa delegacio ne nur estas amikoj, sed ankaŭ estas rektaj rivaloj. En Atenaj Olimpikoj en 2004, nombro de la ĉina delegacio pri ora medalo unuafoje superis tiun de la rusa delegacio kaj post kvar jaroj, kio estas rezulto de konkurenco de tiuj du delegacioj? Rusa ambasadoro Sergey Razov faris ŝercon kun ni.

"Ni scias, ke Ĉinio aktive preparas la Olimpikojn. En Rusio troviĝas proverbo: eĉ muro donas helpon. Ni ofte faras ŝercon kun ĉinaj amikoj: vi estas gastiganto kaj ni petas, ke restas oraj medaloj por la rusa delegacio."

Post ŝerco, ambasadoro Sergey Razov serioze faras analizon pri konkurenco de dulandaj delegacioj en la Pekinaj Olimpikoj. Laŭ li, psikologia stato kaj ĉeloka manifesto estas ŝlosilaj. Li prognozis, ke en konkurenco por gajni orajn medalojn, la ĉina delegacio, la rusa kaj la usona estos en antaŭa pozicio. Ĉinaj atletoj probable havos superecon, tamen samtempe ili frontos al pli granda premo.

Sergey Razov ne nur estas profesia diplomato, sed ankaŭ estas sporta fano. Li rememoris:

"Kiam mi estis junulo, mi ŝatis multajn sportojn, ekzemple flugpilkon, korbopilkon, tablotenison, tenison, naĝadon kaj futbalon. Nun mi preferas spekti sportan konkurson elsendatan per televido. Kompreneble mi deziras veni al sporta halo por spekti konkurson."

Ambasodoro Sergey Razov diris al la raportisto, ke kvankam mankas al li tempo por sporti, tamen li tre volas partopreni en aktivado rilata al sporto. Por li, partopreno en la Pekinaj Olimpikoj estas lia atendata afero. Cetere li informis, ke li portas sur si taskon, t.e.

fari inspekton de preparado kaj funkciado de la Pekinaj Olimpikoj por kolekti sperton por okazigi vintrajn Olimpikojn en 2014.

Ambasadoro Sergey Razov esperas disvolvi interfluon kaj kunlaboron kun Ĉinio en funkciigo de grandaj sportaj konkursoj. Li kredas, ke sporto estas ponto de interfluo kaj povas malpliigi distancon kun la mondaj popolanoj, tiel la mondaj popolanoj povos interkompreni, amike kunekzisti kaj atingi kunlaboron kaj tio estas esenco de sporto kaj spirito de Olimpikoj.

"Mi donas bondeziron kaj kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcese okazos. Mi esperas, ke la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio glate kaj stabile disvolviĝos."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040