china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino prezentos al mondo distingajn kaj altnivelajn olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-07-18 14:26:05

Antaŭ sep jaroj, peticiante olimpikojn, Pekino serioze promesis al la mondo, ke ĝi okazigos distingajn kaj altnivelajn olimpikojn. Sep jarojn poste, okaze de unu monato antaŭ inaŭguro de la olimpikoj, Pekino atestis per sia ago, ke ĝi certe plenumos sian promeson kaj prezentos al la mondo kontentigan respondon.

Laŭ la promeso, distingaĵo de la Pekinaj Olimpikoj konkretiĝas en kvar flankoj, nome la ĉina stilo, humanisma karakterizo, nova fizionomio kaj partopreno de la publiko. En la pasintaj 7 jaroj diversaj preparoj por la olimpikoj senekskluzive enkorpigis distingaĵojn. Ekzemple, la talismanoj Fuwa kaj la olimpika torĉo Bonaŭspicia Nubo evidentigas ĉinajn elementojn, kaj la arkitekturo de la nacia stadiono Birdnesto kaj la nacia naĝcentro Akva Kubo montras la ĉinan antikvan kosmologion "Ronda Ĉielo, Kvadrata Tero". La ĉinaj elementoj fariĝis la grava fenestro por ke la mondo konu la ĉinan kulturon.

Vespere de la 23-a de junio en Pekino inaŭguriĝis la 6-a olimpika kultura festivalo kun la ĉeftemo Harmonia Familio de la Mondo. Ĝi plene enkorpigis la striktan kombinon de sporto kun kulturo kaj de la olimpika ideo kun la ĉina kulturo.

De 30 jaroj post la ekpraktiko de la reformado kaj malfermo Ĉinio havas grandan ŝanĝiĝon. La harmonia vojaĝo de la olimpika torĉo tra la mondo plene spegulas la civilizacian ideon paco, amikeco kaj evoluo kaj samtempe montras novan fizionomion de la diligenta kaj kuraĝa ĉina popolo.

La alta nivelo de la olimpikoj konkretiĝas en 8 flankoj: konstruado de konkuresejoj kaj organizado de konkursoj; inaŭguro kaj kulturaj aranĝoj; ĵurnalisma servo kaj takso de amaskomunikiloj; sekureca gardo; servo de volontuloj; transporta aranĝo kaj loĝado; urba fizionomio kaj rezulto de konkursoj. De la sep jaroj la preparado iras stabile kaj glate por garantii altnivelon de la olimpikoj.

Nun ĉiu el la entute 37 olimpikaj konkursejoj estas preta, kaj la olimpika vilaĝo estas ekzamenita. La 10-an de julio prove prezentiĝis la olimpika inaŭguro. La ĉefa novaĵcentro de la olimpikoj, internacia brodkasta centro kaj la pekina internacia novaĵcentro malfermiĝis al la ĵurnalismo en la 8-a de tiu ĉi monato. Ili servos al ĉirkaŭ 30 000 raportistoj.

Liu Jingmin, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, konigis, ke la organiza komitato jam starigis altefikan ŝtatnivelan komandsistemon de la olimpika sekureca gardo kaj ellaboris detalan sekurecgardan planon por garantii sekurecon de la olimpikoj.

Pli ol 500, 000 volontuloj liveros diversajn servojn en Pekino kaj 6 olimpikaj kunlaboraj urboj dum la olimpikoj. Ili montros al la mondo fervoron kaj amikecon de la ĉina popolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040