china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Humura majstro Zhao Benshan
(GMT+08:00) 2008-07-18 17:59:27

Karaj aŭskultantoj, en vespero de Printempa Festo en 2008, en programero sinjoro Zhao Benshan rakontis pri tio, ke geedzoj Baiyun kaj Heitu kune partoprenis en ceremonio pri selektado de kamparanaj torĉportantoj de Pekinaj Olimpikoj, ĉi tiu humura kaj vivplena rakonto montras atendon de ĉinoj pri la torĉo. Nun, la rakonto realiĝis kaj la humura majstro Zhao Benshan fariĝis torĉoportanto en la stafetada stacio Shenyang de Pekinaj Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Nomo Zhao Benshan ofte rilatas al ĝojo. Kiel ĉina fama komediisto, Zhao Benshan ofte metis plej popularajn elementojn en siajn programerojn. Zhao Benshan sciigis al raportisto, ke kiam en Printempa Festo de la kuranta jaro li ludis la programeron "Torĉoportanto", tiam li sentis, ke Olimpikoj estas la plej populara temo, ne imagis, ke iutage li vere estas torĉoportanto. Nun sonĝo realiĝis, Zhao Benshan diris, ke li estas tre bonŝanca.

"En la vespero de Printempa Festo, ni kuris. Nun, la vortoj eksciteco kaj kortuŝiĝo ne povas resumi mian senton. Eble ĉi tiu ŝanco estas sola por mi, tial mi devas bone fini la taskon."

Parolante pri sankta torĉa stafetado, la humura majstro tuj estas serioza. Li sciigis al la raportisto, ke li tre amas sportojn kaj sportoj alportos multajn bonaĵojn al homoj. Zhao Benshan diris:

"Mi ŝatas sportojn. En Olimpikoj ni vokas iun spiriton. Mi ŝatas tablotenison, korbopilkon kaj tenison. Mi ankaŭ piedfrapis piedpilkon kaj piedpilko ĉiam estas mia sonĝo. Mi tre volas kompreni piedpilkon, volas scii, kial ĝisfunde tiel multaj fervoruloj estas lojalaj al piedpilko. Sportoj alportis al ni grandan spiriton kaj popolanoj bezonas ĉi tiun spiriton."

Kiel torĉoportanto Zhao Benshan ĉeestos al la inaŭguro de la Olimpikoj, poste spektos piedpilkan konkurson de la ĉina piedpilka teamo en Shenyang. Zhao Benshan diris, ke kiel fervorulo de piedpilko, li ne maltrafos la bonan ŝancon proksime rigardi olimpikan piedpilkan konkurson. Tiam, li kaj liaj amikoj kune huros por la ĉina teamo.

Zhao Benshan esprimis, ke kiel estro de liaoning-a popol-arta grupo, li stimulos membrojn de la grupo partopreni en la Olimpikoj, ekzemple li metis iun enhavon rilatan al la Olimpikoj en prezentadon por ke pli da homoj ĝuu ĝojon, alportitan de la Olimpikoj. Zhao Benshan diris, ke Olimpikoj alportas al homoj leĝerecon kaj ĝojon, li esperis, ke ĉiuj homoj trovos propran ĝojon el la Olimpikoj.

"Efektive, Olimpikoj devas esti la tagoj kun ĝojo kaj ripozo kaj alporti leĝerecon. Ni devas tre gaje spekti ĉiujn konkursojn kaj ĝui la olimpikan procezon."

La urbo Shenyang estas la kunlabora urbo de Pekinaj Olimpikoj. Inkluzive de Zhao Benshan, multaj shenyang-anoj jam sentis la olimpikan atmosferon. Estas pli grave, ke Olimpikoj jam estas parto de vivo de homoj, ne nur konkursejoj starantaj sur la tero, sed ankaŭ konstruado de hardvaraj instalaĵoj en urboj, havantaj novajn ŝanĝiĝojn tago post tago, pli multe oportunigis kaj pli multe komfortigis la vivon de shenyang-anoj. Zhao Benshan opiniis, ke laboro de sekurigo estas unu el tre gravaj ĉeneroj por garantii glatan funkciadon de la olimpikoj. Li diris:

"Mi esperas sekurecon al la olimpikoj, sekureco estas plej grava por ni. Ni esperas ankaŭ plenan sukceson de la olimpikoj.'

Karaj aŭskultantoj, ĵus estis nia intervjuo al ĉina fama humura majstro sinjoro Zhao Benshan. Dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040