china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kunlaboraj urboj de Pekinaj Olimpikoj estas pretaj
(GMT+08:00) 2008-07-19 18:13:46

La Pekinaj Olimpikoj havas 6 kunlaborajn urbojn. Ili estas Qingdao, Hongkong, Tianjin, Ŝanhajo, Shenyang kaj Qinhuangdao, en kiuj okazos velada, ĉevalrajdarta kaj futbala konkursoj. Antaŭ nelonge oficistoj el tiuj ĉi urboj esprimis, ke ili estas jam pretaj por la olimpikoj. Bonvolu aŭskulti raporton!

La 18-an de julio en la Ĉefnovaĵcentro de la Pekinaj Olimpikoj okazis gezetara konferenco, en kiu oficistoj el la 6 olimpikaj kunlaboraj urboj respektive konigis al raportistoj la preparojn pri konstruado de konkursejoj, organizado de matĉoj, servoj al matĉoj kaj amaskomunikiloj, sekureca gardo kaj urba trafiko.

La velada konkurso de la Pekinaj Olimpikoj okazos en la ĉina orienta urbo Qingdao. Pli ol 400 sportistoj el 65 landoj konkursos por 11 oraj medaloj el la velada konkurso. Sinjorino Zang Aimin, vicprezidanto de la organiza komitato de la olimpika velada konkurso, diris al amaskomunikiloj, ke dum la preparado la urbo Qindao konstruis surteran spektejon de la velada konkurso, la unuan en la olimpika historio, kaj oni unuafoje aranĝos surmaran premiadon. Ŝi diris: "Ni starigis grandan digon por spektado de 10 000 homoj kaj aranĝis "triumfan naviglinion" por laŭreatoj de la antaŭaj tri lokoj por ke ili aŭdu huraon de la spektantoj. La premiado okazos sur la platformo, konstruita surmare, por interaktivado de la spektantoj kaj sportistoj.

Koncerna persono de la Internacia Velada Federacio esprimis, ke la triumfa naviglinio kaj la surmara premiada platformo, kiuj povas pliigi spekteblecon de la velada konkurso, estas invento en la olimpikoj.

Krome, la urbo Qingdao prenis rimedojn por subakva sekurecgardo. En la konkursa marareo funkcios la plej avangarda subakva sekurecgarda sistemo, inkluzive de subakvaj sonaroj, subakvaj kameraoj, subakvaj robotoj kaj ranhomoj.

La olimpika ĉevalrajdarta konkurso okazos en Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio. En la pasintaj malpli ol du jaroj kaj ses monatoj Hongkong starigis du altnivelajn hipodromojn. Al la konkurso ĉeestos ne nur sportistoj, sed ankaŭ ĉevaloj, tial Hongkong akceptos sportistojn kaj ankaŭ bone prizorgos centojn da ĉevaloj. Lin Huanguang, membro de la organiza komitato de la olimpika ĉevalrajdarta konkurso, esprimis, ke Hongkong konstruis mediprotektajn stalojn ekipitajn per klimatiziloj. Li diris: "Zorgi pri fartado de la ĉevaloj estas nia ĉeftasko. La unuaj ĉevaloj estos aviadile transportataj al Hongkong en la 26-a de julio, kaj ili estos aranĝataj en komfortaj kaj sekuraj staloj de la Shatian-a Hipodromo, en kiuj la temperaturo estos fiksata je 23 celsiaj gradoj.

Krom Qingdao kaj Hongkong, la aliaj 4 kunlaboraj urboj okazigos iujn matĉojn de la olimpika futbala konkurso. Delonge la sekureca gardo en futbalaj matĉoj estas rigardata kiel la plej komplika, kaj pro tio la 4 urboj tre atentas tiun ĉi laboron. Ili dispoziciis necesajn plicanojn, ellaboris urĝajn planojn kaj fojfoje okazigis ekzercadon de la sekureca gardo. Chen Qiwei, estro de la gazetara sekcio de la ŝanhaja olimpika futbala konkursareo, diris: "La ŝanhaja polico strikte dispoziciis fortojn por sekureca patrolo, gardado en difinitaj lokoj, preventado kontraŭ terorismo kaj tumulto kaj urĝa traktado de subitaj okazaĵoj, kaj ellaboris detalan planon pri sekureca gardo kaj urĝan planon pri evakuado de spektantoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040