china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Laborista Stadiono kaj Laborista Sport-halo
(GMT+08:00) 2008-07-19 18:34:52

En Pekino la "ĝemelaj sportejoj" --- Laborista Stadiono kaj Laborista Sporta-halo estas famkonataj de ĉiuj. Ĝuste en la du signalaj konstruaĵoj de la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, Aziaj Sport-Ludoj, Monda Tablotenisa Ĉampionado, futbala ludo Azia Pokalo kaj aliaj nekalkuleblaj grandskalaj sportaj aktivadoj kaj artaj programoj estis prezentitaj, kaj donis al homoj multajn belajn memorojn. Enirinte en la novan jarcentron, la du "ĝemeloj" aspektas iom malnovaj. Por bonvenigi la futbalajn kaj boksajn ludojn de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la du sportejoj akceptis rekonstruadon. Nuntempe ili staras antaŭ homoj kun tute nova aspekto.

Dum la olimpika periodo, la Laborista Stadiono funkcios kiel sportejo de futbalaj ludoj. La Stadiono, finkonstruita en la 31-a de aŭgusto de 1959, estis unu el la 10 plej famaj konstruaĵoj de Pekino okaze de la 10-jariĝo de fondiĝo de nova Ĉinio, kaj ĝia centra sportejo povas akcepti 80 mil spektantoj.

Rekonstrua projekto de la Laborista Stadiono komenciĝis en la 18-a de aprilo de la jaro 2006. La projekto ĉefe obeas postulojn de Internacia Olimpika Komitato, Internacia Federacio de Futbala Asocio kaj Pekina Olimpika Komitato, plifirmigi sian stukturon, ripari futbalan herbobedon kaj kurejon. En multaj rekonstruaj projektoj, la futbala herbobedo estas plej atentata. Laborantoj metis elektro-varmigajn liniojn sub la herbobedon por verdigi la herbojn per varmigo de temperaturo kaj kiel eble plej klopode akiri plimulte da tempo fari flegadon al la herbobedo. Tiu ĉi metodo bone funkcias kaj nun, la herbobedo ja estas tute nova kaj estas tiel bela kiel tiu en Wembley Stadiono de Britio.

Post riparo de la herbobedo de la Stadiono, ĝi aspektas kiel maljunulo rehaviginta vivplena koro. Nun, kiam vi revizitos la Laboristan Stadionon, vi trovos tute novan sportejon. En la centro de la Stadiono, troviĝas futbalejo, kovrata de verda herbobedo, 8 ruĝaj linioj de kurejoj po 400 metroj ĉirkaŭas ĝin. Spektejo de la Stadiono estas garnita per sidlokoj kun koloroj ruĝa, verda, blua, flava kaj bruna kaj aspektas brila. Super la spektejo estas granda kovro, sur kiu troviĝas pli ol 300 lumigaj lampoj -- se estos sporta ludo en vespero, la lampoj estos tute malfermitaj kaj lumigos la Stadionon kiel en tago. Akustikaj instalaĵoj estas pendigitaj sub la kovro de la spektejo, kaj ili sonos glate kaj mole. Sude de la spektejo de la Stadiono staras elektronika ekrano, la plej granda en Azio, kiu povas elmontri ĉiu-gradan situacion en la sportejo.

Okcidente de la norda pordo de la Laborista Stadiono troviĝas la Laborista Sport-halo, sportejo de boksa ludo de Pekinaj Olimpikoj. La Laborista Sport-halo estis finkonstruita en la jaro 1961, kaj tuj post sia finkonstruo, ĝi ĉiam estas la grava ejo por organizi grandskalan aktivadon en Pekino. Ĉi-foja rekonstruado rezervis la originan aspekton kaj strukturon de la Sport-halo, nur faris purigadon kaj ornamadon. Por la homoj, kiuj bone konas la Sport-halon, tute ne sentos fremdecon post ĝis rekonstruo.

En la ĉi-foja rekonstruo de la Laborista Sport-halo, la plej granda ŝanĝo estas tiu de fenestroj. La antaŭaj fenestroj ne konformas al postulo de energioŝparo kaj mediprotekto, do, en la ĉi-foja rekonstruo oni ŝanĝis la fenestrojn al mediprotektaj fenestroj kun dutavolaj vitroj, kiuj povas helpi la Sport-halon plialtigi sian sonizolan efikon. Ĉar la Laborista Sport-halo najbaras ĉefan trafikan linion de Pekino, tage estas vivoplena, eĉ vespere ankaŭ ne estas kvieta. Post ŝanĝo de fenestroj, kvankam estas ege brue, tamen interne de la Sport-halo estas tre kviete. Kaj la novaj fenestroj ankaŭ povas teni temperaturon kaj ŝparigi 50% de energio en varmigado.

Krome, la Laborista Sport-halo ĉiu-flanke novigis instalaĵojn pri ventolo, lumigo, kaj tiel plu, krome ankaŭ plimultigis 240 sidlokojn por raportistoj, pli ol 30 sidlokojn por honoraj gastoj kaj ripoz-ĉambron por honoraj gastoj je 40 kvadradaj metroj. Tia ŝanĝiĝo plimultigis humanismon, sekurecon kaj komfortecon de la Sport-halo.

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040