china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amplekse praktikiĝas rimedoj por trafiko dum Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-20 17:45:46

La 20-an de Julio, en Pekino amplekse praktikiĝas rimedoj por trafiko dum Pekinaj Olimpikoj. La rimedoj inkludas limigitan veturadon de aŭtoj laŭ aŭtonumero, olimpikajn specialajn vojojn kaj reguligon pri tempo por iri al laboro. Pri tiuj rimedoj pekinanoj respektive esprimis komprenon kaj subtenon. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

De la 20-a de julio ĝis la 20-a de septembro, la aŭtoj en Pekino veturas laŭ la aŭtonumero. En nepara dato, veturas la aŭtoj kun nepara aŭtonumero. En para dato, veturas la aŭtoj kun para aŭtonumero. Vicdirektoro de Pekina Administracio pri Pulibika Sekureco kaj Trafiko Wang Li esprimis,

"La 20-a de julio estas unua tago por praktiki la limigitan veturadon de aŭtoj. Ni esperas, ke la popolamasoj memkonscie obeos la regularojn kaj laŭeble veturos per publikaj veturiloj por liveri efikan garantion por olimpikaj trafiko kaj medio. Ni dankas la popolamasojn pro ilia kontribuo por ordigi, sekurigi kaj glatigi la trafikon dum Olimpikoj."

Laŭ anticipo de koncerna departemento, dum la 2 monatoj, ĉiutage reduktiĝos 1,3 milionoj da aŭtoj veturantaj sur vojo. Tiam reduktiĝos je 60% ellasokvanto de poluciaĵo en Pekino. La limigita rimedo plie glatigas la trafikon kaj purigas la medion de Pekino.

Antaŭ tio Pekino ankaŭ prenis aliajn rimedojn por glata trafiko dum Olimpikoj. Post praktiko de tiuj rimedoj evidente reduktiĝis la nombro de aŭtoj sur iuj vojoj.

La limigitaj rimedoj por Olimpikoj gajnis komprenon kaj subtenon de la popolamasoj. Multe da civitanoj esprimis, ke ili laŭeble veturos per publikaj aŭtoj, bicikloj aŭ piediras. Pekinano Li Yunwei diris, ke la limigita rimedo laŭ aŭtonumero ne kaŭzos grandan influon al lia veturado. Male pro reduktiĝo de nombro de aŭtoj la vojo estas glata, tial la veturado estas pli oportuna.

"Dum la limigita periodo, mi tute forlasos veturadon per privata aŭto. Mi eble veturos per publikaj aŭtoj. Por oportunigi veturadon de la civitanoj la pekina registaro prenis kelkajn rimedojn de multigo de publikaj aŭtobusoj kaj altigo de transporta kapablo por solvi la malfacilon. Ĉiuj homoj faras penadon por bone gastigi la Olimpikojn. Oferindas propra favoro."

De la 20-a de julio, Pekino komencas praktiki rimedon, ke oni iras al laboro laŭ malsamaj tempoj. Iuj entreprenoj kaj magazenoj reguligis la tempon por iri al laboro. La registaro ankaŭ kuraĝigas laboron surretan kaj elastecan laboran sistemon. Pekinano Fu Zhiyu diris, ke la kompanio, en kiu li laboras, prenas la elastecan laboran sistemon. Li aprobas tion.

"Dum Pekinaj Olimpikoj, estas fleksebla la tempo por iri al laboro. Mi opinias, ke tio estas tre bona. Tio ankaŭ utilas por la trafiko dum Olimpikoj."

La 20-an, ekfunkciis la olimpikaj specialaj vojoj kaj praktikiĝis la limigitaj rimedoj de trafiko ĉirkaŭ la Olimpika Centro. Plenuma vicprezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato Wang Wei konigis, ke la olimpikaj specialaj vojoj ĉirkaŭ la konkursejoj, trejnejoj kaj novaĵ-centro celas garantii, ke la sportistoj kaj raportistoj ĝustatempe partoprenu en diversaj konkursoj kaj aktivadoj.

Ĝis nun jam amplekse praktikiĝas la garantiaj rimedoj por trafiko de Pekinaj Olimpikoj. Tio garantias glatan trafikon kaj bonan medion dum la Olimpikoj. Pekina trafika departemento kaj 16 milionoj da pekinajoj jam pretas por bonvenigi Pekinajn Olimpikojn,

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040