china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj liveras delikatan servon por amaskomunikiloj
(GMT+08:00) 2008-07-21 08:53:10

 La 8-an de julio oficiale ekfunkciis Ĉefnovaĵa Centro de Pekinaj Olimpikoj, Internacia Brodkasta Centro kaj Internacia Novaĵ-Centro, kiuj komencis liveri servon por tutmondaj pli ol 20 000 registritaj raportistoj kaj neregistritaj raportistoj. Kiel la 3 centroj liveras servon al raportistoj? Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Organizantoj de la Pekinaj Olimpikoj konsideras liveri por amaskomunikiloj profesian kaj delikatan servon pri intervjuado. S-ro Wang Wei, plenuma vicprezidanto de Pekinaj Olimpikoj, s-ro Guo Weimin, estro de la unua buroo de Novaĵ-Oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, s-ro Liu Zhi kaj s-ro Li Wei, du ĝeneralaj vicsekretarioj de la pekina registaro, estas 4 bone konataj olimpikaj proparolantoj, kies labordivido estas klara kaj delikata. S-ro Wang Wei konigis la parton respondecatan de li mem.

"Mi respondecas ĉefe pri aktivadoj koncernaj al Pekina Olimpika Organiza Komitato, ekzemple pri sportaj konkursoj, stadiona funkciigado kaj tiel plu."

S-ro Guo Weimin liveras al raportistoj priolimpikajn informojn de la centra registaro de Ĉinio.

"Ni laŭeble konas varmajn temojn alte atentatajn de amaskomunikiloj kaj ĝustatempe liveras servon pri raportado kaj intervjuado."

Kaj la du ĝeneralaj vicsekretarioj de la pekina registaro nature respondecas pri publikigo de pekinaj koncernaj novaĵoj kaj informoj.

Cetere, dum la Pekinaj Olimpikoj, amaskomunikiloj povas ĉiam kaj ĉie sin kontakti kun tiuj olimpikaj proparolantoj por havigi al si bezonatajn informojn.

La Pekinaj Olimpikoj kreis multajn historie "la unuajn" en teknika subteno kaj viv-garantio por raportistoj, ekzemple, registritaj raportistoj ĉiutage akceptos nur unufojan sekureckontrolon kaj ne bezonos interstadionajn sekureckontrolojn. La aliaj unuaj, kiaj servo pri senkabla interreta konektiĝo, pri tuta kovrado de senkabla reto en ĉiuj olimpikaj distrikoj kaj pri senpagaj retejoj, multe oportunigos raportistojn.

La Pekinaj Olimpikoj ne nur rigore observos regulojn difinitajn en teknika gvidlibro de Internacia Olimpika Komitato, sed ankaŭ delikate konsideras por raportistoj. Iuj kuntrajtaj servoj estas ekster ĉies imago, ekzemple, la ĉefnovaĵa centro fondis senpagajn masaĝejojn kaj sanigejojn por ke raportistoj sin malstreĉu dum postlabora libertempo. Ĉi-rilataj volontuloj devenas de postdiplomiĝaj studentoj el Pekina Universitato pri Ĉina Tradicia Medicino kaj el Instituto pri Ĉina Tradicia Medicino. Ĉiufoja malpli-ol-20-minuta masaĝado ĝuigos raportistojn, kiuj ŝparas tempon kiel oron.

Tiuj servoj gajnis laŭdon de s-ro Hein Verbruggen, prezidanto de Akordiga Komisiono por la 29-aj Olimpikoj sub la Internacia Olimpika Komitato.

"La ĉefnovaĵa centro estas ne nur laborloko sed ankaŭ la dua hejmo por raportistoj, kiuj diurne laboros kaj liveros diversspecajn priolimpikajn informojn. Ni dankas organizantojn, kiuj liveras preskaŭ ĉion bezonatan de raportistoj kaj sukcese hejmigas la centron por tutmondaj raportistoj en la pluraj semajnoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040