china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj entreprenoj kun granda poluo haltos dum olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-21 16:52:21

De la 20-a de julio ĝis la 20-a de septembro Pekino haltigos plurajn entreprenojn pri metalurgio, konstrumaterialo kaj petrolkemiaĵo, kiuj ellasas grandkvanton da poluaĵo, por malpliigi la poluaĵan ellason. Tio estas rimedo, alprenita de Pekino por garantii bonkvalitan aeron de Pekino dum la olimpikoj. Oficisto el mediprotekta departemento esprimis, ke la reduktado de poluaĵa ellaso daŭros plu post la olimpikoj.

Por plenumi la promeson pri medi-amikaj olimpikoj, faritan antaŭ 7 jaroj, Pekino faris grandan klopodon, ekzemple elimini malprogresintajn produktmanierojn, transloki entreprenojn kaj portempe haltigi iujn entreprenojn kun grava poluado. Sinjoro Zhong Liangxi, estro de la administra sekcio de Pekina Mediprotekta Administracio pri poluaĵa fonto, diris: "La entreprenoj estas haltigitaj permanente aŭ portempe. La permanente haltigitaj estas tiuj, kiuj ĝenas ĉirkaŭajn loĝantojn; laŭ la disvolva perspektivo ili estas translokitaj al aliaj lokoj aŭ plibonigitaj je la produktaĵa strukturo; kaj la portempe haltigitaj entreprenoj estis avertataj komence de tiu ĉi jaro por ke ili reguligu la produktan planon kaj faru riparadon dum halto."

La cementkompanio Yanshan, troviĝanta en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, estas unu el la portempe haltigitaj entreprenoj. Sinjorino Ding Zhongqin, ĝenerala direktoro de tiu ĉi kompanio, diris, ke en la jaro 2000 la kompanio komencis malpliigi produkton. Ĝi faris teknikan renovigon kaj malmuntis malnovajn maŝinojn, kaj pro tio la ellaso de polvo reduktiĝis je 40%. Dum la olimpikoj la kompanio riparos ekipaĵojn kaj plibonigos mediprotektajn aparatojn, kaj en la venonta jaro ĝi reguligos plu strategion. Ŝi diris: "Malgraŭ la produktredukto la kompanio disvolviĝas ankoraŭ. En la venonta jaro ni realigos la produnktŝanĝon, tio estas tre bona afero por la kompanio. Ĝi estas tro proksima al la urba centro kaj malutilas al la mediprotekto."

De la jaro 1998 ĝis nun Pekino praktikis pli ol 200 rimedojn por redukti la poluaĵan ellason. Krom la transloko kaj haltigo de entreprenoj Pekino ankaŭ anstataŭigis dekmilojn da malnovaj busoj kaj taksioj per novaj kaj teknike plibonigis dekmilojn da karbo-hajtaj vaporkaldronoj. Tiuj ĉi rimedoj senĉese bonigas la aerkvaliton de Pekino. Nicolas Vinoy, Franca televida raportisto en Pekino, diris: "Multaj francoj konas Ĉinion nesufiĉe. En ilia impreso Pekino estas tre malnova kaj grave poluita. Mi loĝas en tiu ĉi urbo, kaj opinias, ke Pekino estas tre moderna kaj verda. Mi volas fari raportojn por ke francoj sciu, ke Ĉinio faris grandan klopodon, kaj Pekino estas moderna kaj mediprotektema."

De la 20-a de julio en la venontaj du monatoj Pekino limigos la aŭtoveturon, kaj pro tio la poluaĵa ellaso de veturiloj reduktiĝos je pli ol 60%.

Multaj timas, ke post la olimpikoj haltos limigaj rimedoj koncernaj al mediprotekto, kaj pro tio pliiĝos la poluado. Pri tio, sinjoro Wang Xiaoming, oficisto el la Pekina Mediprotekta Administracio, diris, ke la prenitaj pli ol 200 rimedoj plejparte validos plu post la olimpikoj, ĉar la baza celo estas garantii sanon de la publiko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040