china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino firmapaŝe realigis promeson en peticiado por gastigi Olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-07-22 09:17:07

Ĉina Radio Internacia! "Raporto pri peticiado por gastigi olimpikojn", prezentita de Pekino al Internacia Olimpika Komitato antaŭ 7 jaroj, kaj "kontrakto de gastiganta urbo", sekve subskribita de Pekino, estas rigardataj kiel la pekina "promeso en peticiado por gastigi Olimpikojn", la promeso inkludas proksimume 5 mil konkretajn taskojn, kiujn Pekino finos por Olimpikoj. Nun, restas nur pli ol 20 tagoj antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, ĉu Pekino realigis sian promeson? Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En la lastaj 7 jaroj post sukcesa peticiado, Ĉinio altkvalite finis konstruadon de nombro da olimpikaj konkursejoj. Nun 37 olimpikaj konkursejoj tute estas finkonstruitaj kaj ekzamenitaj de testaj konkursoj. Interalie, Nacia Stadiono "Birdnesto", Nacia Naĝcentro "Akva Kubo" kaj aliaj olimpikaj konkursejoj havas altan scienc-teknikan enhavon kaj progresintan funkcion, la konstruaj nivelo kaj kvalito superis antaŭan promeson. Kiel la ĉefa konkursejo, per sia aparta desegno kaj konstrua aspekto "Birdnesto" estas bone taksita. Sinjoro Tan Xiaochun, respondeca pri konstruado de "Birdnesto" konigis:

"Ŝtala-struktura lutjunto de 'Birdnesto" atingis 320 kilometrojn, 1 100 veldistoj faris pli ol unujaran konstruadon kaj laŭnorma proporcio atingis 100%, tio estas miraklo en la ĉina konstrua historio."

En la lastaj 7 jaroj, konstruado de pekina urba trafiko kaj aliaj hardvaraj instalaĵoj estas pli rapida, kaj progreso rimarkinda. Oficisto de pekina trafika administra fako Li Chengrui konigis, ke dum Olimpikoj Pekino alprenos rimedojn de la alterna veturado laŭ la aŭtonumero kaj reteno de iuj oficialaj aŭtoj kaj instalos veturliniojn speciale por olimpikaj aŭtoj plej longajn en la olimpika historio, kaj dum la olimpikoj la averaĝa veturo inter sportistaj loĝejoj kaj konkursejoj bezonos malpli ol 30 minutojn.

"Laŭ prognozo, la totala longo de la olimpikaj veturlinioj atingos 285, 7 kilometrojn. Ili estas markitaj sur la vojoj ĉirkaŭ konkursejoj, trejnejoj, amaskomunikaj sidejoj, novaĵcentro kaj koncernaj lokoj. La laboro pri markado de la veturlinioj plenumiĝos antaŭ la 20-a de julio."

En la lastaj 7 jaroj, pekina aero estas pli freŝa kaj medio pli bela. Ĝis la fino de la lasta jaro Pekino realigis ĉiujn 7 celojn pri verdigado promesitajn dum sia peticiado por gastigi la Olimpikojn. Nun Pekino estas ĉirkaŭata de verdaj montoj kaj en la urbo troviĝas multaj arboj. Oficisto de pekina mediprotekta buroo sinjoro Wang Xiaoming esprimis:

"Dank' al multjara klopodado, nia aera kvalito tre evidente pliboniĝis. Sur la antaŭa bazo, dum la Olimpikoj ni alprenos multajn portempajn rimedojn por kontroli polucion, nia promeso pri livero de bona aera kvalito dum la Olimpikoj estos realigata."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040