china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj fariĝos grava paĝo de la nuntempa historio de la homaro
(GMT+08:00) 2008-07-23 18:15:51

Karaj retlegantoj, en la 8-a de aŭgusto de 2008, inaŭguriĝos la 29-a Olimpikoj en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Nun diversaj landoj de la mondo faras streĉan preparadon kaj ankaŭ prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas atentata. Antaŭ nelonge, irana ambasadoro en Ĉinio Javad Mansouri esprimis akceptante intervjuon, ke la Pekinaj Olimpikoj fariĝos grava paĝo en la nuntempa historio de la homaro.

Ambasadoro Mansouri havas profundan emocion pri Ĉinio. Li kelkfoje faris viziton al Ĉinio kiam li servis kiel irana eksterafera vicministro respondecanta pri kulturaj kaj diplomatiaj aferoj antaŭ pli ol 20 jaroj. Dum lia servoperiodo kiel eksterafera vicministro, Ĉinio kaj Irano subskribis la unuan interkomprenan memorandon pri kunlaboro en kulturo kaj scienctekniko. Pri ĉina okazigo de la Olimpikoj, ambasadoro Mansouri estas plena de atendo. Li diris:

"Nun la tuta mondo atendas inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj kaj oni volas scii, kiel Ĉinio eksponu la Olimpikojn. Mi kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj estos grava afero de la homaro en kampoj de kulturo, sporto kaj socio kaj ankaŭ fariĝos grava paĝo en la nuntempa historio de la homaro."

Akceptante intervjuon ambasadoro Mansouri esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas unu el gravaj aferoj dum lia servoperiodo kaj livero de servo kaj garantio al la irana delegacio estas grava tasko de irana ambasadorejo. Tial ambasadoro Mansouri alte atentas preparan laboron de la Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"Mi opinias, ke prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas rimarkinda, la ĉinaj registaro kaj popolo donas grandan klopodon en la prepara laboro kaj oni utiligas progresintajn teknikon kaj koncepton en konstruado de ĉinaj olimpikaj haloj. Cetere en elsendo de konkursoj, Ĉinio uzas novan teknikon kaj tio manifestas novigan kapablon de koncernaj fakuloj kaj administrantoj."

Irano estas islama lando kaj membroj de la irana delegacio estas islamanoj. En olimpika vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj, fondiĝis religia centro, por ke atletoj kun religia kredo havu lokon por kultado. Ambasadoro Mansouri esprimis laŭdon pri tio. Li diris:

"Estas tre ĝojige, ke en la Pekinaj Olimpikoj Ĉinio speciale aranĝas lokon por kultado de islamaj atletoj kaj tio estas bona rimedo. Dank' al tio, islamaj atletoj povas fari religian aktivadon."

La Pekinaj Olimpikoj havas sloganon pri "Unu Mondo, Unu Sonĝo" kaj la slogano enkorpigas esencon de olimpika spirito, t.e. solidareco, amikeco, progreso, harmonio, partopreno kaj sonĝo. Parolante pri sia kompreno al la olimpika spirito, ambasadoro Mansouri diris:

"En Olimpikoj, oni kolektiĝas malgraŭ malsamaj naciecoj, haŭtokoloroj, lingvoj kaj religiaj kredoj kaj klopodas por perfektigo. Olimpikoj reduktas distancon de la homaro."

En la lastaj tri Olimpikoj, Irano gajnis orajn medalojn. Parolante pri manifesto de la irana delegacio en la Pekinaj Olimpikoj, ambasadoro Mansouri diris, ke konkurenco estos arda kaj estas malfacile por la irana delegacio gajni oran medalon, tamen iranaj atletoj ankoraŭ plenforte klopodos por gajni kontentigan rezulton.

Krom atletika sporto, ankaŭ popola sporto vaste disvolviĝas en Irano. Ankaŭ ambasadoro Mansouri estas sporta fano kaj preferas sportadon. Kvankam futbalo estas sporto, pleje ŝatata de plejparto de iranaj popolanoj, tamen ambasadoro Mansouri preferas flugpilkon.

Meze de multaj homoj atentantaj la Pekinajn Olimpikojn, irana fama reĝisoro Majid Majidi sendube estas unu el homoj, kiuj estas alte atentataj. La reĝisoro partoprenis en aktivado pri "Kameraado de Internaciaj Reĝisoroj pri Pekino". Filmo kameraita de li estas laŭdata. Ambasadoro Mansouri diris, ke la kvinminuta filmeto per sia unika angulo, manifestas novan Pekinon kunfandantan tradicion kaj modernon kaj transdonas ĉeftemon de Olimpikoj pri paco, amikeco kaj amo.

La Pekinaj Olimpikoj estas solena kunveno kun kunfandiĝo de diversaj kulturoj. Atletoj kaj turistoj el diversaj landoj povos koni ĉinajn socian kaj kulturan kutimojn en mallonga distanco. Samtempe ili eksponos sian landon al ĉinaj popolamasoj. Ambasadoro Mansouri diris, ke la Pekinaj Olimpikoj liveras bonŝancon por kulturaj interfluo kaj interkompreno de diversaj landoj. Tiam irana ambasadorejo okazigos koncernan aktivadon por konigi la iranan kulturon.

Ambasadoro Mansouri tre interesiĝas pri la kulturo de Ĉinio, kiu estas unu el la kvar mondaj civilizaciaj antikvaj landoj, same kiel Irano. Li diris:

"Ĉinio havas longtempan historion kaj kulturon. Mi esperas vidi kuniĝ on de ĉinaj tradicia kulturo kaj arto kun nuntempa kulturo kaj arto en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. Mi atendas perfektan manifeston de la kuniĝo en la inaŭguro."

Ambasadoro Mansouri esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas solena sporta kunveno paca kaj harmonia kaj li donas bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj:

"Mi deziras, ke la ĉinaj registaro kaj popolo povu sukcese okazigi la Olimpikojn kaj Paralimpikojn. Ni partoprenos en la Olimpikoj kaj kunĝuos la sukceson."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040