china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pakistana hoketeamo retrovos sian elstarecon en Pekino
(GMT+08:00) 2008-07-24 14:59:07

Pakistana sportista delegacio konsistanta el 35 membroj baldaŭ venos al Pekino por partopreni la olimpikojn. Ĝia vira hoketeamo promesas gajni medalon el la olimpikoj. Antaŭ nelonge nia raportisto intervjuis la teamanojn kaj trejnistojn. En la intervjuo ili montris grandan intereson pri Ĉinio kaj admiris la ĉinan hoketeamon pro ĝia rapida progreso.

La pakistana hoketeamo plurfoje kontaktiĝis kun la ĉina. Antaŭ kelkaj monatoj ĝi vizitis Ĉinion kaj matĉis kun la ĉina teamo. Ĉinio donis al ĝia ĉeftrejnisto Khwaja Zaka-u-din tre profundan impreson. Li diris al raportisto, ke antaŭ multaj jaroj li gvidis teamon al Ĉinio, tiam Ĉinio ne estis tiel progresinta; de la lastaj jaroj ĝi evoluas senprecedence rapide. Li diris: "Antaŭe ni matĉis kun la ĉina teamo, kaj ĝi ne estis forta, tamen nun ĝi jam fariĝis tre elstara. Lastatempe ni 5-foje matĉis kun la ĉina kaj gajnis 3 matĉojn, dum la ĉina gajnis la ceterajn. La ĉina teamo ludis tre bone. Mi opiniis, ke ĝi estas tre altnivela."

La pakistana teamo havas brilan pasintecon. Ĝi ĉampioniĝis en la olimpikoj de 1960, 1968 kaj 1984. Pakistano estas potenca en hokeludo. La pakistana teamo okupis la 5-an lokon de la mondo en la jaro 2007, kaj ĝi estas unu el la plej atendataj teamoj en la Pekinaj Olimpikoj. La ĉeftrejnisto diris: "Antaŭe ni partoprenis olimpikojn celante medalon, tial ni faris grandan penon. Laŭ rangordo la teamo ne havas bonan lokon, tamen ni kroniĝis 4-foje en la mondpokalo kaj 3-foje en olimpikoj kaj ĉampioniĝis en sennombraj konkursoj. Antaŭ kelkaj monatoj ni vizitis Ĉinion kaj Eŭropon kaj partoprenis konkursojn en aliaj landoj. La teamo jam retrovis la memfidon kaj certe atingos bonan rezulton."

Naveed Alam, trejnisto de la pakistana teamo, kiu pasigis 3 jarojn en Ĉinio, ĝoje babilis kun la raportisto per la ĉina lingvo. Li diris, ke la travivaĵo en Ĉinio estas neforgesebla, kaj li kore deziras sukceson al la Pekinaj Olimpikoj. Li diris: "Mi esperas, ke partoprenantoj kaj la organizanto de la olimpikoj estu bonŝancaj. Mi amas Ĉinion kaj ankaŭ la ĉinan popolon."

Ankaŭ prezidanto de la pakistana hokea federacio Zafarullah Jamali esprimis sian deziron al la Pekinaj Olimpikoj. Li esperas, ke ĝi estu la ununura modelo en la olimpika historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040