china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Legenda sportistino de usona delegacio
(GMT+08:00) 2008-07-29 16:25:09

En la usona sportista delegacio por la Pekinaj Olimpikoj estas halterlevistino, kiu faris eksterordinaran penon por partopreni olimpikojn. Ŝi estas Melanie Roach, legenda virino.

Ŝi praktikis gimnastikon, tamen nun ŝi estas halterlevistino. En la jaro 2000 ŝi perdis la ŝancon ĉeesti al la Sidnejaj Olimpikoj. Ŝi vartas kaj edukas tri infanojn, kaj unu el ili suferas aŭtismon. Aŭguste ŝi ĉeestos al la Pekinaj Olimpikoj kaj partoprenos la virinan halterlevan matĉon de la 53-kilograma kategorio. En la usona konkurso por la olimpika kvalifiko ŝi okupis la 1-an lokon, tamen por tio ŝi faris grandan penon en la pasintaj jaroj.

Melanie Roach estis promesplena gimnastino, tamen akcidento dum ekzercado detruis ŝian gimnastan revon en la jaro 1994. Sed 19-jara ŝi ne volis forlasi amatan sportejon, kaj laŭ propono de kuracisto ŝi sin turnis al halterlevado. Pro la naturdoto kaj diligenta ekzercado ŝi evidentigis la talenton en la halterlevado. En la jaro 1998 ŝia kariero atingis la kulminon. Ŝi rompis la usonan rekordon kaj fariĝis la unua usonanino, kiu sukcese levis la halteron, duoble pli pezan ol la korpo. Por ŝi ĉeesto al la Sidnejaj Olimpikoj estis tute natura, tamen vundo forte batis ŝin. Ŝi diris: "Kelkajn semajnojn antaŭ la usona elektkonkurso por la Sidnejaj Olimpikoj mi grave vundiĝis je la dorso, kaj pro tio mi povis nur rigardi matĉojn. Por mi tiu ĉi tempo estis la plej malserena."

Pro la deprimo kvazaŭ finiĝis ŝia sportista kariero. Ŝi edziniĝis al Dan Roach, parlamentano de Vaŝingtonio. Ŝi fariĝis helpanto de la edzo kaj establis gimnastikan lernejon.

Melanie Roach diris, ke ŝiaj tri infanoj estas la plej valoraj posedaĵoj, kvankam 6-jara Drew Roach estas aŭtismulo. Kiam la infano estis definitive diagzonita je la malsano, Melanie Roach dronis en malespero. En postaj tagoj ŝi tamen lernis reguligi la animstaton kaj dediĉis la amon al la tri infanoj. Ŝi diris: "Tiam mi desapontiĝis pri la malsana filo, ĉar tio estas tre malfacile akceptebla. Tamen mi devas akcepti la fakton, ke li ne povas tiel kreski nek posedi iun lertecon kiel aliaj infanoj. Iom post iom mi ellernis min faciligi. Mi ne multe konsideras lian estontecon, sed ŝatas la nunan lin."

Malgraŭ la ĉiutaga zorgo pri la infanoj kaj peniga laboro por la gimnastika lernejo ŝi neniam forlasis la olimpikan revon. En la jaro 2005 ŝi akceptis laparoskopan operacion por eltiri 3 rompitajn ostpecojn el la korpo. Helpite de la edzo kaj familianoj ŝi rekomencis sin ekzerci per halterlevado. En la jaro 2006 kaj 2007 ŝi gajnis ĉampionecon el la tutlanda konkurso kaj okupis la 12-an lokon en la monda ĉampionado. En la usona elektkonkurso por la Pekinaj Olimpikoj ŝi sukcesis en la 81-kilograma ŝirlevo kaj 109-kilograma dumana puŝo.

Oni multe surpriziĝis pro ŝia reveno al konkurso. Tamen ŝi opiniis, ke halterlevado estas la plej malpeza parto de ŝia vivo. Ŝi diris: "Multaj estas neimageblaj pri tio, ke mi diris, ke halterlevado estas la plej malpeza parto de mia vivo. Tamen tio estas la fakto, ĉiufoje en trejnejo mi distras min per muziko. Mi havas aŭtisman filon kaj multajn malfacilojn en la vivo, tamen ĝuste ili hardis min bona sportistino. Mi scias, ke mi ne estu tro maltrankvila pri la estonteco kaj pri la sekva matĉo, kaj tio, kion mi devas fari, estas ekzerci min ĉiutage kaj plezuri pro la sukceso."

Ĝenerale sportistoj en la aĝo de 33 jaroj eksiĝas aŭ regresas je la sporta kapablo, tamen Melanie Roach fariĝis nova stelo en tiu ĉi aĝo. Meze de tiu ĉi majo la usona ĵurnalo USA Today honoris ŝin per la titolo Semajna Stelo anstataŭ doni ĝin al atleto Jenn Stucynski, kiu ĵus rompis la usonan rekordon de stangosalto. La usona manĝaĵa kompanio MacDonald, sponsoro de la Pekinaj Olimpikoj, elektis 9 sportistojn el la usona sportista delegacio kiel figurojn por desegno de siaj pakskatoloj, kaj inter ili estas Melanie Roach.

Ĉi-jare Melanie Roach realigis la olimpikan revon. Ŝi diris, ke ŝi ne tiel emociiĝus, se ŝi partoprenis la olimpikojn, 2000; olimpikoj estas la lasta scenejo por ŝia sportista kariero, kaj ŝi estas tre kontenta spite al ia ajn rezulto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040