china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis 120-a plena konferenco de IOK
(GMT+08:00) 2008-08-06 09:37:55

Karaj aŭskultantoj, vespere de la 4-a de aŭgusto en Pekino, inaŭguriĝis la 120-a plena konferenco de Internacia Olimpika Komitato, la grava konferenco de internacia olimpika familio antaŭ Pekinaj Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Vespere de la 4-a de aŭgusto en pekina Ŝtata Teatro, okazis inaŭguro de la 120-a plena konferenco de Internacia Olimpika Komitato. En la nomo de 1,3 miliardoj da ĉinoj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis varman bonvenigon al ĉiuj ĉeestantaj al la plena konferenco kaj dankis Internacian Olimpikan Komitaton pro ĝia granda helpo al ĉina olimpika sporta disvolvo, precipe al gastigo de Pekinaj Olimpikoj. Hu Jintao diris:

"Post kiam Ĉinio revenis al la internacia olimpika familio, Internacia Olimpika Komitato aktive subtenis kaj plivastigis duflankajn interfluojn kaj kunlaborojn kaj liveris al ĉina sporta disvolvo valorajn helpojn. Precipe en peticiado kaj preparado de la 29-a someraj olimpikoj, Internacia Olimpika Komitato donis gravan gvidadon kaj varman subtenadon en multaj flankoj kaj liveris gravan garantion al glata preparado de Pekinaj Olimpikoj. Per ĉi tiu ŝanco mi esprimas sinceran dankon al prezidanto Jacques Rogge kaj ĉiuj membroj de Internacia Olimpika Komitato."

Hu Jintao pluapaŝe esprimis, ke la ĉina registaro ĉiam atentas sportan disvolvon, sin dediĉas al altigo de korpa naturo kaj sana nivelo de ĉinoj kaj ĉiam rigardas partoprenon en sportaj aktivadoj kiel la gravan vojon por iniciati kaj plivastigi civilizacian vivmanieron, kaj sporto fariĝis la grava forto akcelanta ĉinan disvolvon. Li diris:

"En la lastaj 30 jaroj post la reformado kaj malfermo, ĉina ekonomia kaj socia disvolvo akiris grandan atingon, ankaŭ ĉina sporta afero akiris multajn fruktojn, kaj ĉinaj sportaj rondoj senĉese fortigis interfluon kaj kunlaboron kun Internacia Olimpika Komitato kaj diverslandaj sportaj rondoj. Sporto jam estas la grava forto akceli ĉinan ekonomian kaj socian disvolvon kaj la grava ponto disvolvi eksteran interfluon kaj kunlaboron kaj pliigi interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj."

Fine Hu Jintao reasertis ĉinan promeson al olimpika sporto.

"Ni gastigos karakterizajn kaj altnivelajn olimpikojn, tio estas la serioza promeso, farita de la ĉinaj registaro kaj popolo al la internacia socio. Ni esperas per Pekinaj Olimpikoj pli forte akceli disvolvon de internacia olimpika sporto, plivastigi olimpikajn spiritojn, pli aktive disvolvi kunlaboron inter Ĉinio kaj diversaj landoj sur sporta kaj aliaj kampoj kaj pli sufiĉe esprimi la sinceran volon de la ĉina popolo pri komuna ĝuo de fruktoj kaj kuna kreo de bela estonteco kun diverslandaj popoloj."

Prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge dankis la ĉinajn registaron kaj popolon pro ilia granda klopodado por okazigi Pekinajn Olimpikojn.

Kun registara forta subteno kaj antaŭ monda senlima atendo, baldaŭ inaŭguriĝos Pekinaj Olimpikoj. En la inaŭguro de la plena konferenco, prezidanto de pekina olimpika organiza komitato Liu Qi fiere esprimis al ĉiuj membroj de Internacia Olimpika Komitato, ke Pekino estas preta.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040