china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Uŝuistoj senŝanceliĝe klopodas iri al olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-08-06 15:24:15

Dum la olimpikoj en Pekino okazos Uŝua Turniro (uŝuo: ĉina tradicia luktarto). Antaŭ nelonge sinjoro Wang Xiaolin, prezidanto de la Ĉina Uŝua Asocio, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke uŝuo, kiu originis el Ĉinio, unuafoje havas grandan konkurson okaze de olimpikoj; la Internacia Uŝua Federacio senŝanceliĝe klopodas puŝi tiun ĉi sporton en olimpikojn.

La Internacia Uŝua Federacio anoncis, ke sankciite de la Internacia Olimpika Komitato, la Uŝua Turniro okazos de la 21-a ĝis la 24-a de aŭgusto en la Pekina Olimpika Sportcentro. Al la turniro kun 15 konkursobjektoj ĉeestos 128 sportistoj el 43 landoj kaj regionoj. Ĝenerala sekretario de la Internacia Uŝua Federacio sinjoro Wang Xiaolin diris, ke partoprenantoj de la turniro plejparte enviciĝis inter la antaŭaj 6 aŭ 8 lokoj de diversaj konkursobjektoj en la 9-a Monda Uŝua Ĉampionado kaj estas plej elstaraj uŝuistoj en la mondo. La turniro ne apartenas al oficialaj konkursoj de la olimpikoj, tamen sinjoro Wang opiniis, ke la turniro helpas al oni koni tiun ĉi sporton.

Por montri la apartan ĉarmon de uŝuo, la Internacia Uŝua Federacio organizos elstarajn uŝuistojn fari prezentadon en la olimpika vilaĝo. Wang diris, ke la Internacia Olimpika Komitato komencis forte regi la olimpikan amplekson, tial la aliĝo de iu ajn sporto al olimpikoj estas multe pli makfacila; ĉinoj bone komprenas decidon de la Internacia Olimpika Komitato, kaj la aliĝo al olimpikoj estas la komuna deziro de ĉiuj uŝuistoj de la tuta mondo.

Parolante pri disvolviĝo de uŝuo en diversaj lokoj de la mondo Wang ĝoje diris, ke la Internacia Uŝua Federacio havas 120 membrojn el diversaj partoj de la mondo, kaj multaj kontinentaj aŭ regionaj sportkunvenoj akceptis uŝuon kiel konkursan sporton. Li diris: "En la jaro 1990 uŝuo estis akceptata de Azia Sportkunveno, kaj en Azio ĝi estas oficiala sporto de la orient-azia, sudorient-azia kaj sud-azia sportkunvenoj; la federacio klopodas por ke ĝi estu akceptata de la afrika kaj tutamerika sportkunvenoj."

Pri la akcepto de novaj sportoj la Internacia Olimpika Komitato komencis konsideri pli da faktoroj, ekzemple televidan kvanton, enspezon el biletoj kaj sponsoradon de famaj firmaoj. Wang esprimis, ke li kaj liaj kolegoj penos por altigi la konkurecan kapablon de uŝuo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040