china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino bonvenigas vin!
(GMT+08:00) 2008-08-07 10:56:54

Karaj aŭskultantoj, estas sinjorino Wang Zhixi kiu instruas la ĉinan lingvon al geedzoj Peter kaj Simona el germana Berlino. Wang Zhixi estas pekina lokano, aĝas pli ol 50 jarojn kaj loĝas kun sia edzo sinjoro Jing Jichang en Dajinsi-Hutong en Shichahai-kvartalo en Pekino. Ilia loĝejo estas la pekina tradicia popolloĝejo Siheyuan, Siheyuan konsistas el ĉambroj sidantaj en la oriento, okcidento, sudo kaj nordo, kaj la ĉambroj ĉirkaŭas unu ĝardenon. La geedzoj Jing Jichang kaj Wang Zhixi estas la kvara generacio, kiu loĝas ĉi tie. Ĝuste antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, pro loĝado de la germanaj geedzoj Peter kaj Simona, la silenta Siheyuan viglas.

En la ĝardeno, troviĝas subportilo, sur la subportilo pendas multaj kalabasoj. Ĉe la subportilo estas granata arbo, verdaj granataj folioj kovris maturiĝantajn granatojn. En kaĝo birdoj kantas kaj ruĝaj ĉinaj rozoj floras. Tio ĝojigas la germanajn geedzojn.

"Ĉi tie estas tre bone, ĉambroj estas antikvaj kaj belaj. Ni tre ŝatas loĝadon en ĉi tiaj lignaj ĉambroj. Vi scias, ke en Berlino ĉie staras altaj kaj armaturitaj domegoj, sed ĉi tie ĉio interesas kaj komfortigas nin. Ni sentas reveni al la naturo."

Karaj aŭskultantoj, vi certe volas scii, per kiu vojo la geedzoj Peter kaj Simona sciis la ĉinajn geedzojn kaj ilian loĝejon Siheyuan? Tio fontas en pekina aktivado pri "Olimpika Familio" La pekina registaro publike varbis pekinanajn familiojn por liveri loĝadon kaj servadon al spektantaro de Pekinaj Olimpikoj kaj turistoj kaj por ke transmaraj spektantoj eniru en pekinajn normalajn familiojn kaj ĝuu vivon de pekinanoj. Parolante pri la celo de la aktivado, vicestrino de pekina turisma buroo Xiong Yumei diris:

"Dum la Pekinaj Olimpikoj, ni lanĉis la aktivadon pri "Olimpika Familio" celante pliigi la koncepton pri olimpika kulturo, establi interfluan platformon al ĉinaj familioj kaj transmaraj turistoj, pliigi amikecon inter pekinanoj kaj diverslandaj turistoj, samtempe liveri platformon, ke turistoj profunde komprenu la ĉinan historion kaj kulturon kaj pekinan kutimon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040