china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bulgara ambasadoro: Unu Mondo Unu Sonĝo
(GMT+08:00) 2008-08-07 17:47:38

Karaj retlegantoj, sinjoro Georgi Peychinovv, bulgara ambasadoro en Ĉinio, faris viziton al Ĉinio antaŭ 25 jaroj. Tiam puraj stratoj kaj fervoraj popolanoj donis al li profundan impreson. Post 25 jaroj, li refoje venis al Pekino kaj vidis pli malferman kaj prosperan metropolon.

"Okazas granda ŝanĝiĝo en Pekino pro Olimpikoj. Finkonstruiĝo de olimpikaj haloj ne nur liveras novajn sportajn instalaĵojn por pekinanoj, sed ankaŭ utilas al ŝanĝo de konstrua koncepto de la ĉefurbo. Ankaŭ urbaj kompletigaj instalaĵoj donis al mi profundan impreson."

La unua afero farita de ambasadoro Georgi Peychinovv post sia enoficiĝo en Pekino estas viziti olimpikajn halojn kaj kompletigajn instalaĵojn. Vira flugpilko estas unu el du kolektivaj programoj de la bulgara sporta delegacio en la Pekinaj Olimpikoj. Tial ambasadoro Georgi Peychinov ne rifuzis penigan laboron. Li venis al du flugpilkaj konkursejoj por fari anticipan inspekton por bulgaraj sportistoj.

"Olimpika ĝardeno, olimpika vilaĝo, Birda Nesto kaj Akva Kubo donis al mi profundan impreson. Krome mi ankaŭ faris viziton al flugpilkaj konkursejoj en Pekina Naturscieca kaj Teknika Universitato kaj en Ĉefurba Sporta Halo. Tiam niaj atletoj partoprenos en ĉiflankaj konkursoj kaj mi estas tre kontenta pri instalaĵoj de la du konkursejoj. Mi opinias, ke en konstruado de ĉiuj haloj, troviĝas plej nova teknika frukto de la nuna mondo."

Parolante pri defio frontata de prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj, ambasadoro Georgi Peychinovv diris, ke la ĉina flanko tutforte faras klopodon en koncernaj flankoj por garantii plenan sukceson de la Olimpikoj. Du problemoj devas esti solvataj por realigi tion: unue estas solvo de trafika blokado; due estas redukto de polucio por ke medio kontinue pliboniĝu. Li opinias, ke oni devas tiri lecionon de antaŭaj Olimpikoj kaj preni rimedojn por garantii bonan veteran kondiĉon kaj glatan trafikan staton dum la Olimpikoj. Per la bonŝanco gastigi la Olimpikojn, oni devas konstrui la urbon kiel turisman urbon.

Kiam raportisto demandis, en kiuj programoj bulgaraj atletoj probable gajnos orajn medalojn, ambasadoro Georgi Peychinovv ridete diris:

"Mi esperas, ke bulgaraj atletoj gajnos bonan atingon en programoj kun tradicia supereco, tamen mi scias, ke gajno de medaloj ne estas facila afero. Mi opinias, ke bulgaraj atletoj espereble kreos bonan markon en programoj de atletiko, lukto kaj aliaj kaj samtempe mi esperas, ke ili akiros rimarkindan atingon en programoj de arta gimnastiko kaj vira flugpilko."

Antaŭ fino de la intervjuo, ambasadoro Georgi Peychinovv sendis bondezirojn al atletoj ĉinaj kaj bulgaraj.

"Mi deziras, ke Pekino gastigu neforgeseblajn Olimpikojn kaj atletoj ĉinaj kaj bulgaraj gajnu elstaran atingon en la Olimpikoj."

"Sukcesu la Pekinaj Olimpikoj kaj bondezirojn al Pekino."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040