china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ili plenumas volontulan promeson per siaj agoj
(GMT+08:00) 2008-08-12 17:35:26

  Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, por la 29-aj Olimpikoj, la Pekina Olimpika Organiza Komitato fondis Centron de Plurlingva Servado. En la centro centoj da volontuloj liveras pere de telefono interpretan servadon en la lingvoj, angla, franca, araba kaj aliaj sume dekoj da lingvoj al sportistoj, trejnistoj, oficistoj kaj turistoj el diversaj landoj. Sinjoro Liu Qing ja estas unu el la volontuloj de la japan-lingva servado. Nia raportisto iam lin akompanis por sperti la laboron de la volontula interpretisto.

Liu Qing estas dua-jara esplor-studento de la japana lingvo en la Pekina Fremdlingva Universitato. Je la 8-a matene li akurate atingas la oficejon. Antaŭ ĉio li ŝaltas la komputilon kaj tuj komencas sian laboron. Pro nemultaj telefonvokoj en mateno, li babilas kun nia raportisto pri sia volontula laboro.

"Mi pensas, ke la volontulo mem estas signifa laboro. En la estonteco, enoficiĝinte eble mi ne havos fiksan tempon por esti volontulo. Kaj plie, post tiel multe da jaroj Ĉinio povas okazigi la Olimpikojn. La volontulado ja estas rara ŝanco."

Pro la volontula laboro, en someraj feriaj tagoj, Liu Qing ne povas iri al sia hejmo en la provinco Shandong, orienta Ĉinio por viziti siajn gepatrojn, aŭ al vojaĝo. Li diris:

"Studento havas malmultan ŝancon por viziti sian hejmon, ekster la someraj kaj vintraj ferioj. Post la Printempa Festo de la kuranta jaro mi ankoraŭ ne iris hejmen, miaj gepatroj tre sopiras al mi, tamen kiel volontulo mi ne povas ilin viziti profitante la somerajn feriajn tagojn. Tamen mi ne bedaŭras pro tio, male, se mi perdus la ŝancon esti volontulo, mi pli multe bedaŭrus."

Frue en aprilo Liu Qing petis esti volontulo kaj post nelonge lia peto estis sankciita. Julie, li estis trejnata je psiko, etiketo, interpretado kaj similaj, bezonataj de la volontula laboro kaj fariĝis kompetenta volontulo kaj en la 24-a de julio li oficiale eklaboris kiel volontulo. Liu Qing diris:

"Tiam mi ege emociiĝis. Menciante pri volontula laboro, miaj amikoj kaj familianoj fieras pro mi."

Kiam ni konversacias, altelefonas japana turisto, kiu alvenis spekti la Pekinajn Olimpikojn. Li demandis kiel konverti jenon per aŭtomata komiz-maŝino. Liu Qing servas kiel intepretisto al li kaj solvas por li la problemon.

Formetinte la aŭdilon, li rakontas al nia raportisto pri helpopetado fare de japano antaŭ kelkaj tagoj.

"En hotelo, iu japano petis lavi veston, tamen li perdis la atestilon kaj pro tio li estis ege maltrankvila, timante ke li ne povos preni sian veston, kaj fine telefonis al ni."

Poste, Liu Qing parolas pri sia opinio por volontula laboro.

"Perlingva servo estas plej grava. Japano, ne konanta la ĉinan lingvon, sentas malfacilon, kiam li renkontas problemon. Se li telefonas al ni tiam, kaj ni povas solvi la problemon, li certe estas tre ĝoja kaj tio lasas al li bonan impreson pri Ĉinio."

Tagmeze, Liu Qing kaj aliaj volontuloj tagmanĝas en la oficejo, ĉar tiam la telefono estas pleje okupata. La centoj da volontuloj en la centro de plurlingva servado tiel plenumas per siaj agoj la promeson de volontulo, tio ankaŭ estas la promeso de la Pekinaj Olimpikoj al la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040