china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Chen Xiexia
(GMT+08:00) 2008-08-12 20:45:48

La 9-an de aŭgusto, kiam finiĝis virina 48-kilograma halterlevo kadre de Pekinaj Olimpikoj, ĉina fraŭlino Chen Xiexia kun malalta kaj malgrasa figuro eniris en vidkampon de homoj, kompreneble peza olimpika ora medalo sekvas ŝin. Efektive, Chen Xiexia malfacile marŝis sur la halterlevan vojon. Kion la ora medalo signifas al Chen Xiexia, kiu antaŭe estis nekonata de la mondo?

Chen Xiexia havas palan karieron kaj ordinaran aspekton, sed ĝuste ŝi, alta je 1,5 metro, gajnis oran medalon la unuan por la ĉina sporta delegacio. Antaŭ la granda honoro, Chen Xiexia ankoraŭ estas tre trankvila. Ŝi diris:

"Mi opinias, ke la unua estas ora medalo, ankaŭ postaj estas oraj medaloj, la unua ne havas specialan signifon."

En ĉiutaga vivo, ŝi ne lertas en parolo, sed kutimas meti ĉiun forton en trejnon. La 9-an de aŭgusto en la virina 48-kilograma halterlevo, Chen Xiexia sukcesis en ĉiuj 6 provlevoj kaj rompis olimpikajn rekordojn de dumana ekpuŝo kaj totala rezulto. Ĉi tia stabila funkciigo intime rilatas al ŝia karaktero. Ĉefa trejnisto de ĉina virina halterleva teamo Ma Wenhui konigis sian disĉiplinon. Li diris:

"Komence, Chen Xiexia relative viglis, ŝi akiris ĉampionecon de Azia Ĉampionado en sinsekvaj 2 jaroj, gajnis ĉampionecon en Monda Ĉampionado en 2007 kaj kreis novan mondan rekordon. Poste, ŝi sentis premforton, ĉar ŝi sciis, ke ŝi alfrontos olimpikan konkuron; ŝi ne sciis, ĉu ŝi povos gajni la oran medalon, ŝi havis ĉi tian premon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040