china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, manifesto de koncepto de sciencteknikaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-13 14:16:53

 

  Vespere de la 8-a de aŭgusto, la inaŭguro de la 29-aj Olimpikoj altiris al si la okulojn de la tuta mondo, ĝin ĝuis per televidilo kaj interreto 4 miliardoj da spektantoj de la tuta terglobo. Pro aplikado de multege da altaj kaj novaj teknikoj en la inaŭguro aperis impona sceno ravanta la spektantojn kaj manifestiĝis la koncepto pri "sciencteknikaj olimpikoj" konsekvence porpledataj de la Pekinaj Olimpikoj.

En la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, la bunta prezentado kaj la brila okulfrapa petardado servis kiel kultura kaj vida bankedo kun animskua efekto al la tutmondaj spektantoj, tio ne disigeblas dis de aplikado de altaj kaj novaj teknikoj. Estro de la Centro pri Funkciigo de Inaŭguro kaj Fermo de la Pekinaj Olimpikoj sinjoro Wang Ning konigis, ke en la inaŭguro oni aplikis dekojn da altaj kaj novaj teknikoj, tio estas rekorda por la Olimpikoj. Li diris:

/1

"La aplikado de la teknikoj kaj funkciado de teknikaj ekipaĵoj por prezentado estas ekstreme komplikaj. La ekipaĵoj estas la plej multaj inter la lastaj Olimpikoj."

Laŭ konigo, la ekipaĵoj por la inaŭguro pezas je pli ol 2 000 tunoj. Krome, oni ankaŭ konstruis grandformatajn ekranojn kaj projekciilojn, laŭ la aparta strukturo de la nacia stadiono "Birda Nesto".

Inter tiuj ekipaĵoj la perfekta aplikado de surtera grandtipa luma diodo estas brila punkto de la prezentado en la inaŭguro. En retrokalkula prezentado antaŭ la inaŭguro, 2 008 aktoroj, dank' al la surtera grandtipa luma diodo, realigis diĝitan ŝanĝon per frapado de la ĉina antikva perkutinstrumento fou, la impona sceno emociis la spektantojn. Krome, la grandtipa surtera ekrano kun la tekniko de grandtipa luma diodo ludis grandegan rolon en prezentado de la inaŭguro. Dank' al la lum-ombra efekto sur la scenejo de la grandtipa luma diodo, longa je 147 metroj kaj larĝa je 22 metroj prezentiĝis diversaj desegnaĵoj, kiuj kondukis la spektantojn al iluzia mondo.

Kaj plie, la petardado en la vespero fariĝis aparte brila kaj ĉarma pro aplikado de novaj teknikoj. En la petardado, la artfajraĵoj en la formoj de 29 piedsignoj simbolantaj la 29-ajn Olimpikojn akurate "iris" en la nacian stadionon per la paŝoj po du sekundoj. Kiam la 29 piedsignoj ekaperis super la stadiono, la olimpikaj kvin ringoj leviĝis super la brilanta nacia stadiono kaj la spektantoj huraadis kaj la arda atmosfero atingis zeniton.

Ĝenerala projektisto de la vida specifa arto de la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj sinjoro Cai Guoqiang konigis, ke tiuj ĉeneroj estas perfekte aranĝitaj ĝuste pro aplikado de nova diĝita sistemo. Li diris:

/2

"Tiu sistemo estas ekstreme kompakta scienca regsistemo. La sistemo regis petardadon, muzikon, lumon kaj vidaŭdon, kiuj senescepte ekstartis en la sama momento, tio ja estas sukcesa aplikado de tre avangard regsistemo."

En la inaŭguro partoprenis pli ol 20 000 aktoroj kaj laborantoj, preskaŭ 10 000 rekvizitoj estis uzataj. Por tio pli ol 14 000 kompletoj da avangardaj telekomunikaj ekipaĵoj estas provizataj por la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj.

Nun iras la preparado por la fermo, okazonta en la 24-a de aŭgusto. Ni atendu, kiajn altajn kaj novajn teknikojn oni aplikos por la fermo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040