china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Miraklo por ĉina skermista teamo
(GMT+08:00) 2008-08-13 14:58:10

Antaŭ 24 jaroj en la Los-anĝelesaj Olimpikoj ĉina sportistino Luan Jujie gajnis oran medalon, la unuan por Ĉinio el skermado. La 12-an de aŭgusto, 2008, en Pekino, 24-jara ĉina skermisto Zhong Man kreis similan miraklon. Li gajnis finalon de la vira sabrado de la olimpikoj.

En la kvaronfinalo li venkis faman italan skermiston Luigi Tarantino, kiu rangorde okupis la duan lokon en la mondo, kaj en la finalo li venkis francan sportiston Nicolas Lopez. Tio estas la unua ormedalo, ricevita de ĉina skermisto el olimpikoj.

Post la finalo Zhong Man akceptis intervjuon. Li diris, ke li neniam supozis, ke li povus realigi la ĉinan revon gajni denove post 24 jaroj la oran medalon el olimpika skermado. Li diris: "Mi neniam pensis pri tio. Nun mi havas neniun alian senton ol ekscitiĝon. Mi neniam supozis, ke mi povas atingi tiun ĉi rezulton. Mi partoprenis la matĉon por lernado. Mi volas danki mian trejniston, mil dankojn al li! Li donis al mi ĉion, kion mi ricevis."

Malsame ol aliaj skermistoj de la ĉina teamo Zhong Man ludis tre aplombe en matĉoj. Senfama li havis neniun psikan premon kaj plene montris la kapablon. Parolante pri la gajno li diris: "Mi havis la firman konvinkon lukti kun ĉiu rivalo, tamen tio ne signifas, ke mi estas tre malforta. Ĉi-jare ankaŭ mi gajnis individuan ĉampionecon, do, tiusence ĉiuj restas sur la sama nivelo, tamen pri la definitiva rezulto decidas bona ludo kaj facila koro dum la matĉoj. Mi pensas, ke havi facilan koron estas tre grave por ĉiuj sportistoj."

La gajno estas neatendita, ĉar la ĉina teamo estas relative malforta en sabrado. Zhang Yongchun, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo pri sabrado, diris al raportisto: "Tre ĝojas! Mi volas diri nur, ke la gajno estas tre ĝojiga kaj ekscita. Ni neniam supozis, ke li povas gajni la oran medalon. Liaj kapablo kaj animstato ludis gravan rolon en la ŝlosila momento."

Parolante pri Zhong Man, franca skermisto Nicolas Lopez, gajninto de la arĝenta medalo, diris: "Mi bone ludis, tamen Zhong Man montris sin pli elstara, kaj ĝuste pro tio li gajnis ĉampionecon. La gajno estas riĉaĵo por lia tuta vivo."

Komence de la olimpika skermkonkurso ĝenerale ĉinaj skermistoj estis nekontentigaj, ili plejparte estis eliminataj antaŭ la tria raŭndo, kaj pro tio iuj dubis pri la kapablo de Christian Bauer, franca trejnisto de la ĉina teamo. Post la finalo akceptante intervjuon, li diris fiere: "Laŭ la fizika kondiĉo Zhong Man estas tre taŭga por skermado. Li estas ne nur rapidaga kaj facilmova, sed ankaŭ tre saĝa, kaj li tre facile komprenas taktikon."

Post la atendo dum 24 jaroj Ĉinio denove gajnis oran medalon el olimpika skermado. Wang Jian, estro de la ĉina teamo, diris, ke la venko ne nur spegulas la ampleksan kapablon de la ĉina teamo, sed ankaŭ estas la rekompenco al la teamo pro la senlaca penado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040