china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Germana skermistino parolanta la ĉinan
(GMT+08:00) 2008-08-14 14:56:15

Sur la podio de skermado ŝi estas vigla kaj brava, sed ekster sportejo ŝi aspektas tre afabla kaj ĝentila. Germana skermistino Britta Heidemann, kiu gajnis oramedalon de la virina epeado en la Pekinaj Olimpikoj, profunde impresas spektantojn. Akceptante intervjuon de ĉinaj raportistoj ŝi rakontis en flua ĉina lingvo sian amon al Ĉinio.

Vespere de la 13-a de aŭgusto en Pekino la finalo de virina epeado okazis inter Britta Heidemann kaj rumana skermistino Branza Ana Maria. Britta Heidemann gajnis varman aplaŭdon de ĉinaj spektantoj.

Britta Heidemann, blonda, altstatura kaj belaspekta, havas kondiĉon de modelino, tamen ŝi prezentiĝas sur la skermada podio. Estas surprize, ke ŝi tre flue parolas la ĉinan kaj bone konas Pekinon.

Antaŭ la veturo al Pekino ŝi ricevis licencion pri la ĉina kulturo el la Kolonja Universitato. Ŝi sisteme lernis kursojn pri historio, socio kaj juro de Ĉinio en libertempo post trejniĝo, kaj nun ŝi planas la studon por magistrecon. Parolante pri la intereso ŝi diris: "Mi vizitis Pekinon kaj restis ĉi tie dum 3 monatoj, kiam mi estis 15-jara."

Britta Heidemann havas ĉinan nomon Xiaoyue. Ŝi rigardas Ĉinion kiel la duan hejmlandon. Ŝi ekinteresiĝis pri Ĉinio pro la vojaĝo al Ĉinio. En la aĝo de 11 jaroj ŝi kune kun siaj familianoj vojaĝis al Hongkong kaj Guilin de Ĉinio. Ĉinio, la malproksima kaj mistera lando, forte ravis ŝin.

Ŝi diris al raportisto, ke en Germanio mezlernejoj instigas lernantojn iri al aliaj landoj por perioda lernado; multaj el ŝiaj kolegoj elektis Brition aŭ Usonon, tamen ŝi preferis Ĉinion. Ŝi diris: "Ĉinoj estas afablaj kaj ĉinaj manĝaĵoj estas tre bongustaj; la ĉina kulturo kun tre longa historio estas tre interesa."

La 13-an de aŭgusto Britta Heidemann gajnis duonfinalon de la virina epeado, venkinte ĉinan skermistinon Li Na. Tre malmultaj scias, ke tiuj ĉi du skermistinoj jam konatiĝis antaŭ 10 jaroj. Renkontiĝo sur la skermada podio ili certe havas apartan senton. Post la matĉo Britta Heidemann rakontis al raportisto la konatiĝon kun Li Na: "Mi trejniĝis kun la ĉina teamo kaj konatiĝis kunn Li Na, kiam mi vizitis Ĉinion unuafoje kiel skermistino."

Ŝi diris, ke Ĉinio estas ŝia dua hejmlando, tial por ŝi la gajno de olimpika ormedalo en Pekino havas apartan signifon. Pri tio ŝi diris: "Por ĉiu sportisto la gajno de olimpika ormedalo en iu ajn lando estas granda sukceso, tamen por mi la gajno en Pekino estas aparte signifa. Partoprenante la Mondan Universiadon, 2001, mi eksciis, ke la olimpikoj okazos en Pekino. Por mi tio estas kvazaŭ destinita, ĉar mi sukcesis en Pekino."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040