china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Mi kaj Pekinaj Olimpikoj"
(GMT+08:00) 2008-08-14 16:30:54

S-ro Yang Jingxiu, la 75-jara urba volontulo de Pekinaj Olimpikoj

Karaj aŭskultantoj, ĉiuj scias, ke nun alproksimiĝas la Pekinaj Olimpikoj. Ĉe metrooj, komercaj centroj, stacioj de busoj kaj aliaj lokoj troviĝas multaj urbaj volontuloj de Pekinaj Olimpikoj. Por plibone liveri servadon al eksterlandaj turistoj, multaj volontuloj bone parolas la anglan lingvon. La 75-jaraĝa s-ro Yang Jingxiu ja estas unu el ili. Por fariĝi volontulo de Pekinaj Olimpikoj li memlernis la anglan lingvon en 7 jaroj. Nuntempe, lia revo realiĝis, li estas ege fiera pro tio.

(sono 1 Yang Jingxiu)

"Ni, urbaj volontuloj havas tri taskojn jenajn: lingva servado , urĝa servado kaj informa servado."

Yang Jingxiu kaj liaj mapoj

Distrikto Sanlitun de Pekino estas ne nur distrikto de olimpikaj sportejoj, sed ankaŭ kolektiĝa distrikto de eksterlandaj ambasadorejoj kaj turistoj. Kaj bufedejo–strato de Sanlitun-distrikto estas monde fama. Ja pro tio, fremdlingva nivelo de volontuloj en tiu ĉi regiono devas esti alta. Ĉar s-ro Yang Jingxiu bone parolas la anglan lingvon kaj loĝas ĉe la Sanlitun-distrikto, do, li servas en la servada stacio de urbaj volontuloj en jiuba-strato de Salitun. En bufedejo-strato de Sanlitun troviĝas multaj bufedejoj, restoracioj kaj vendejoj. Servante kiel urba volontulo, Yan Jingxiu trovis, ke iuj lokoj, pri kiuj turistoj demandis, eĉ li, la 50-jara loĝanto de tiu ĉi distrikto ne povas klare eldiri. Ja pro tio, li planis pentri mapon de bufedejoj kaj restoracioj de tiu ĉi distrikto.

(sono 2 Yang Jingxiu)

"En tiu ĉi distrikto, troviĝas pli ol 100 bufedejoj kaj restoracioj. Mi vizitis ĉiujn lokojn, postulis iliajn nomkartojn. Poste mi pentris mapon de tiu ĉi distrikto kaj tranĉis nomojn kaj signalojn de la nomkartoj de la komercejoj kaj metis ilin en la mapon. Kunportante tiun ĉi mapon, volontuloj de Sanlitun-distrikto plifacile liveras informojn pri bufedejoj kaj restoracioj al ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj."

Volontuloj de Sanlitun-distrikto

La mapo de s-ro Yang Jingxiu donis grandan helpon al volontuloj de tiu ĉi regiono. Tamen li ekhavis alian penson. Li dubis, kiam eksterlandaj turistoj konsumas en la bufedejo kaj restoracioj de Sanlitun, ĉu servistoj povas liveri informojn al ili en la angla lingvo? Se eksterlandaj turistoj demandas kiamaniere atingi olimpikajn sportejojn, ĉu servistoj klare respondas? Li oponias, ke fari anglalingvan trejnadon pri olimpikoj al servistoj de bufedejoj estas necesa. Lia opinio gajnis grandan subtenon de s-ino Ye Ping, respondeculo de Sanlitun-distrikto, ŝi vigle organizis la trejnadon. Ye Ping diris,

(sono 3 Ye Ping )

"Jiuba-strato de Sanlitun estas unu el la diplomatiaj fenestroj de Pekino. Mi esperas, ke la anglalingva trejnado al la servistoj grandskale plialtigos ilian servan nivelon kaj kapablon por kontakti eksterlandajn amikojn."

(sono 4 trejnado)

Sume pli ol 60 servistoj el preskaŭ 40 bufedejoj partoprenis en la trejnado. Krom ĉiu-tagaj necesaj esprimoj, s-ro Yang Jingxiu ankaŭ instruis al ili esprimojn pri olimpikoj.

(sono 5 Yang Jingxiu)

"Se fremdlandaj amikoj iras al via jiuba, se ili demandas, kiamaniere iri al la Nacia Stadiono –Birdnesto? Kiu povas diris al mi en la angla lingvo?"

Kuraĝigite de s-ro Yang, kvankam viro en fronto iom honte respondis, tamen lia kuraĝo akiris aplaŭdon de aliaj. En la ĝoja etoso, Yang Jingxiu instruis al la servistoj ankaŭ nomojn de iuj olimpikaj sportejoj, per kiu metroo oni povas atingis la sportejojn, kiamaniere montri vojon al eksterlandaj amikoj en la angla lingvo. Servistoj diligente lernis dum la 2-hora trejnado, multaj el ili serioze notis. Post la trejnado, servisto Wu Bangzhen emociplene diris,

"Hodiaŭ mi ĵus konis s-ron Yang. Kvankam li estas maljuna, tamen li ankoraŭ povas tiel flue paroli la anglan lingvon, kaj konigis al ni koncernajn informojn pri olimpikoj, tio min ege kortuŝas. Mi opinias, ke la trejnado estas ege utila kaj donis al mi grandan memfidon pri lernado de la angla lingvo. Mi certe partoprenos en ĉiuj trejnaj lecionoj."

Volontuloj montras vojon al Frank

Post la leciono, s-ro Yang Jingxiu revenis al la serva stacio de urbaj volontuloj, kie li servas ĉiu-tage kaj daŭrigas sian laboron. Frank venis el Svisio kaj ĵus atingis Pekinon hieraŭ kaj ne bone konas Pekinon. Tamen kiam li persone spertis la emociplenan servadon de la volontuloj, li konis precipe la 75-jaraĝan volontulon Yang Jingxiu. Li kortuŝe diris,

(sono 8 Frank)

"Ili faris ege bonan laboron, precipe la maljunulo. Li bone parolas la anglan lingvon kaj estas tre amika. Mi kredas, ke dum la olimpika periodo, li certe amikiĝos kun multaj eksterlandaj homoj."

Mario kune fotis kun volontuloj

(sono 9 Mario)

"Li estas absolute bona!"

Parolas Mario el Hispanio, kvankam li atingis Pekinon nur antaŭ du tagoj, tamen la ĉie troveblaj volontuloj multe helpas lin. Post demando pri vojo, Mario volas foti kun s-ro Yang Jingxiu. Li diris,

(sonjo 10 Mario)

"Mi fotis kun la volontuloj ĉar mi volas restigi bonan memoron pri Pekino. Mi povas rimarki la varman emocion de ĉinoj rilate al olimpikoj pere de s-ro Yang. Post kiam mi atingis Ĉinion, mi sentis, ke homoj ne nur volas venki, sed ankaŭ volas dividi sian ĝojon kun aliaj. Ĉiuj estas amikaj kaj helpis min same kiel la maljuna volontulo. Mi neniam spertis ion similan en aliaj landoj."

Ankaŭ sinjorino Lin Xia estas urba volontulo de Pekinaj Olimpikoj, ŝi estas ege kortuŝita de Yang Jingxiu. Ŝi diris,

(sono 9 Lin Xia)

"Mi ege admiras lin, ĉar kiel junulo, mi eĉ ne havas tian grandan energion kiel li. Kvankam mi ne povas fari kiel li memlernadon de la angla lingvo en 7 jaroj por la Pekinaj Olimpikoj, tamen mi devas lerni de li. Estontece, mi bone faros ĉiujn aferojn dum mia laboro kaj bone servos al ĉiuj, kiuj bezonas helpon."

Yang Jingxiu estas tre fiera pro tio, ke li estas urba volontulo de Pekinaj Olimpikoj. Kiam li pensis, ke kvankam li estas maljuna, tamen li ankoraŭ povas fari ion por la olimpikoj kaj estas bezonata de aliaj, li estas ĝoja. Li diris,

(sono 10 Yang Jingxiu)

"Nun mi jam estas 75-jaraĝa, mia spirito estas plibona ol tiam, kiam mi ne estis volontulo. Mi opinias, ke kiam mi helpas fremdlandajn amikojn, ili dankas ne nur min mem. Kiam ili revenos al sia lando kaj rakontos al aliaj sian sperton en Ĉinio, li ne memoros min, sed diros, ke ĉinaj popolanoj helpis lin."

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton Pekinaj Olimpikoj 2008. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040