china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina disvolviĝo ĉiam estas atentata de mi
(GMT+08:00) 2008-08-15 17:02:05

Ĉefministro Sari Berisha diris, ke li estas sporta amatoro, same kiel albano, li estas fano al futbalo, cetere li ankaŭ ŝatas atletikan programon. Meze de sportistoj al la Pekinaj Olimpikoj, estas sportaj steloj atentataj de li kaj liaj familianoj. Pri la inaŭguro de la Olimpikoj, li alte atentas flamigon de la olimpika torĉo, ĉar tio reprezentas eternecon de la olimpika spirito.

"Atesto de la momento estas grava por mi. Mi volas diri ankaŭ, ke okazigo de la Olimpikoj en Pekino estas tre grava por mi mem."

En la jaro 1996, Sari Berisha servis kiel albana prezidento kaj tiam pasis 30 jaroj de la vizito de eksa albana suvereno al Ĉinio. En tiuj 30 jaroj, la du landoj faris esploron al vojo por sia disvolviĝo. Post prezidentiĝo, Sari Berisha faris decidon viziti Ĉinion kaj ĝi estas vizito kun mejloŝtona signifo en la historio de la rilatoj inter Albanio kaj Ĉinio. Rememorante la sperton, Sari Berisha diris:

"Ĉinio donis grandan helpon al Albanio. Dank' al fabrikoj fonditaj sub ĉina helpo, miloj da albanoj havas okupiĝon, tial en la vizito al Ĉinio, ni publikigis la unuan komunan komunikon por esprimi dankon al la ĉinaj registaro kaj popolo."

Efektive la vizito al Ĉinio en 1996 estis fruktodona. En la komuna komuniko, Albanio eksplicite esprimis subtenon al politiko pri uun Ĉinio. En la intervjuo, ĉefministro Sari Berisha ankoraŭ emfazis, ke albana starpunkto pri subteno al politiko pri unu Ĉinio estas firma kaj senŝanceliĝa, ĉar en la internacia socio Ĉinio solvas ajnan problemon surbaze de paca principo kaj tia koncepto gajnas respekton de la tuta mondo.

Kiel amiko de la ĉina popolo, ĉefministro Sari Berisha alte atentas diversajn flankojn de Ĉinio, unue la ĉinan ekonomion. Li diris, ke la ĉina popolo sub gvido de Deng Xiaoping elektis vojon de reformado kaj malfermo kaj funkciigis ekonomian reformadon kun profundeco, tial realiĝas la nuna rapida disvolviĝo. Cetere li esprimis ankaŭ, ke li alte atentas ankaŭ reformadon de ĉina politika sistemo kaj demokratian procezon.

Ĉifoje krom ĉeesto al la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj, ĉefministro Sari Berisha ankaŭ deziras akceli interfluon inter Albanio kaj Ĉinio, precipe por ĉina investo al Albanio. Ĉar en la lastaj jaroj, iuj grandaj entreprenoj novleviĝintaj atentas investon en Albanio kaj pri tio ĉefministro Sari Berisha sentas trankvilon. Li esprimis, ke Albanio kreos bonan investan medion por investantoj. En la fino de la intervjuo, ĉefministro Sari Berisha sendis sinceran inviton al ĉinaj amikoj, kiuj atentas Albanion:

"Mi bonvenigas ĉinajn amikojn al Albanio por koni Albanion, landon kun riĉa riĉfonto, landon kun plej bela plaĝo en Eŭropo kaj landon kun riĉaj mineralaj riĉfontoj. Mi esperas, ke ili diru al pli multaj amikoj, kia estas la nuna Albanio por ke Albanio posedu pli da ĉinaj amikoj!"


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040