china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sukcesos protektado de intelekta proprieto de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-19 10:03:19

La 16-an de aŭgusto en Pekino, oficisto de Ĉina Ŝtata Kopirajta Administracio esprimis, ke kvankam ankoraŭ ne finiĝis protektado de intelekta proprieto de la Pekinaj Olimpikoj, tamen la protektado espereble gajnos sukceson laŭ nuntempa efikeco. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

S-ro Yan Xiaohong, vicestro de Ĉina Ŝtata Kopirajta Administracio, diris en tiutaga gazetara konferenco, ke dum la Pekinaj Olimpikoj la Ĉina Ŝtata Kopirajta Administracio fortigas monitoradon de interreta pirata elsendo de olimpikaj konkursoj kaj gajnis bonan efikon. Laŭ monitoraj statistikoj, fenomemo de malpermesita reteja transsendo de olimpikaj konkursoj estas multe malofta en Ĉinio ol en evoluintaj landoj. Li diris:

"Laŭ monitorado de Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj Internacia Olimpika Komitato, en la antaŭaj 3 tagoj post la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj okazis proksimume 1 600 senpermesitaj transsendoj de olimpikaj konkursoj en la tuta mondo. 85% de ili okazis en evoluintaj landoj. En Ĉinio okazis 100, ĉiu el kiuj estis solvita en 2 horoj. Ni solvis iujn de ili eĉ en pli ol 20 minutoj."

Laŭ konigo de s-ro Yan Xiaohong, la kialo de la bona efiko de la protektado de intelekta proprieto de la Pekinaj Olimpikoj kuŝas en tio, ke la ĉina registaro, rajtoposedantoj kaj rajtouzantoj alte atentas la protektadon; aliflanke la protektado gajnis komprenon kaj subtenon de la ĉinaj popolanoj.

De la lastaj jaroj Ĉinio senĉese fortigas protektadon al intelekta proprieto kaj altigas socian konscion de kopirajto. Ĉinio sinsekve promulgis "Kopirajtan Leĝon", "Regulojn pri Protektado de Komputilaj Softvaroj" kaj aliajn leĝojn, aliĝis al internaciaj konvencioj kiaj "Universala Kopirajta Konvencio" kaj "Konvencio Berno por la Protektado de Literaturaĵoj kaj Artaĵoj", kaj starigis kopirajtan leĝsistemon, kiu ne nur konformas al la ĉina cirkonstanco sed ankaŭ sin kongruigas al internaciaj reguloj.

Ĉinio ankaŭ plenumas sistemon de kopirajta protektado kaj justica kaj administra, kaj aktive partoprenas en internacia kopirajta kunlaboro kaj interfluo. Sub la cirkonstancoj, koncepto de koporajta protektado laŭpaŝe profunde enkoriĝas.

S-ro Xu Chao, alia oficisto de Ĉina Ŝtata Kopirajta Administracio, diris en la gazetara konferenco, ke dum la Pekinaj Olimpikoj, ĉinaj departementoj pri kopirajta protektado plue kontrolos enlandajn retejojn kaj tuj traktos tiujn, kiuj kontraŭleĝe transsendas olimpikajn konkursojn kaj koncernajn aktivadojn.

"Ni tuj avertos tiujn retejojn, kiuj estas trovitaj kontraŭleĝe transsendi olimpikajn konkursojn kaj koncernajn aktivadojn. Ankaŭ telekomunikaj kaj kopirajtaj departementoj monitoras tiujn retejojn. Se tiuj retejoj ne ĉesigos kontraŭleĝan transsendadon en mallonga tempo, ni alprenos devigajn metodojn kun la celo elimini kontraŭleĝan transsendadon. Plua puno dependas."

Ĉinaj oficistoj konfesis, ke malfrue ekis ĉina protektado de intelekta proprieto kaj ankoraŭ elstaras kopirajta atencado en iuj kampoj. Pri tio, S-ro Yan Xiaohong esprimis, ke la ĉina registaro junie publikigis "Ŝtatan Strategian Skizon de Intelekta Proprieto", fortigos protektadon de intelekta proprieto laŭ la skizo, firme batos ĉiujn kopirajtajn atencojn kaj piratojn kaj protektos laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de koporajtaj posedantoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040