china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉampiono de virina trampolinado
(GMT+08:00) 2008-08-19 15:38:40

Vespere de la 18-a de aŭgusto en la Nacia Sporthalo kadre de la olimpikoj okazis finalo de la virina trampolinado, en kiu 19-jara ĉina knabino He Wenna gajnis oran medalon, la unuan por Ĉinio el tiu ĉi sporto.
En la finalo ŝi ludis en la lasta vico kaj ricevis plej altan poentaron per preskaŭ perfekta ludo. Gajninte la finalon ŝi diris: "Tiu ĉi ormedalo estas tre valora. Mi atribuas la venkon al tiuj, kiuj multe helpis min, precipe al trejnistoj, estroj kaj kolegoj de nia teamo. Pro la kuna penado mi gajnis la oran medalon."
La venko surprizis ankaŭ ŝian trejniston Hu Xinggang. Li diris: "Ŝi gajnis la finalon pro stabileco en la prezentado. La stabileco ludas tre gravan rolon, ĉar iu ajn misludo kondukas al la malsukceso malgraŭ tre malfacilaj movoj. Laŭ nia plano en la prezentado ŝi devas sinsekve plenumi 10 movojn, kaj iu ajn manko el ili povas rezultigi malsukceson."


Fama kanada sportistino Karen Cockburn okupis la duan lokon en la finalo pro la malsupereco je 0,8 poento. Ŝi tre admiris la prezentadon de He Wenna. Post la finalo ŝi diris: "Ŝi ludis tre perfekte. Mi admiras ŝin, ĉar ŝi toleris grandan premon kaj fine gajnis la oran medalon en la kriado de multaj subtenantoj. Mi ĝojas pro ŝi, kaj mi vidis, ke ŝi vere ĝojas hodiaŭ."
En la jaro 1998 Ĉinio kondukis trampolinon en konkursadon. Antaŭ 4 jaroj ĉina sportistino Huang Shanshan gajnis kupran medalon de la trampolinado el la Atenaj Olimpikoj, kaj pasintajare ŝi gajnis arĝentan medalon el la monda ĉampionado.
Ĉi-jare ĉinaj sportistinoj ĉampioniĝis en la belga, franca, svisa kaj hispanaj konkursoj de la monda pokalo kaj montris tre fortan kapablon. De post la enkondukiĝo tiu ĉi sporto rapide disvolviĝas en Ĉinio, kaj la ĉinaj sportistoj klopodas proksimiĝi al la monda pinto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040