china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika velado sukcese finiĝis en Qingdao(foto)
(GMT+08:00) 2008-08-22 15:06:08

Posttagmeze de la 21-a de aŭgusto en la urbo Qingdao kadre de la olimpika velado okazis la lastaj du finaloj. En la pasintaj du semajnoj diverslandaj sportistoj intense konkuris en 11 konkursobjektoj kaj bone interpretis per brila atingo la olimpikan "pli alta, pli rapida, pli forta".

Brita knabino Sarah Webb, kiu gajnis oran medalon en la olimpika velado, diris, ke ŝi multe fieras pro la gajno en Ĉinio, kaj la pasigitaj tagoj en Ĉinio estos neniam forgeseblaj. Ŝi diris: "La velada konkurso en Ĉinio estas tre mirinda. Ĉinoj estas tre afablaj kaj aranĝis por ni bonegan konkurson. Mi tre kontentas pri la tagoj en Ĉinio."

En la olimpika velada konkurso ĉinaj sportistoj atingis tre ĝojigan rezulton. Xu Lijia kaj Yin Jian gajnis respektive arĝentan kaj oran medalojn por la ĉina delegacio. La rezulto estas rekordofara por Ĉinio en tiu ĉi sporto.

La kuniĝo de diverslandaj sportistoj en la urbo Qingdao alportis al lokaj popolanoj la ŝancon spekti pintnivelajn matĉojn. Sinjoro Han Weiguo diris, ke okazigo de la olimpika velada konkurso en la urbo Qingdao helpas al lokaj homoj pli bone koni tiun ĉi sporton. Li diris: "Mi tre ĝojas, ke mi havis la ŝancon spekti olimpikajn matĉojn en nia hejmloko. Velado estas pli multe interesa ol la antaŭe imagita kaj vekas fortan entuziasmon de qingdao-anoj. La urbo plenforte klopodos fari sin internacia velada konkursejo."

Dum la konkurso la organiza komitato liveris bonajn kondiĉojn por 400 sportistoj kaj oficistoj el 62 landoj kaj regionoj kaj diverslandaj raportistoj. Sinjorino Zrinka Grancaric, ĵurnalisto el Kroatio, diris: "Volontuloj estas tre bonaj kaj liveras al ni servojn necesajn por ni. Ili laboras en ordo kaj estas tre helpemaj."

Velado estas unu el tradiciaj sportoj de la modernaj olimpikoj, tamen en la pasintaj 100 jaroj oni ne povis solvi por la konkurso problemon pri la maloportuna spektado. Tiu ĉi maloportuno estas solvita ĉi-foje en la urbo Qingdao. Oni konstruis grandan digon longan je 534 metroj, rekte kondukantan al la velada konkursejo, kaj pro tio 8 000 ĝis 10 000 homoj povas facile spekti la veladan konkurson senteleskope. Internacia Velada Federacio aranĝis la veladan areon al la rekta direkto de la spektejo. Usona raportisto Simon Mossman opinias: "Konstruo de la spekt-digo estas tre bona ideo. La digo liveras oportunon al tiuj, kiuj ne povas spekti surŝipe, tial multaj povas proksime spekti tre interesajn matĉojn.

Por la olimpika velada konkurso organiza komitato de la urbo Qingdao faris tre zorgajn preparojn en kelkaj jaroj. Ĉe la fermo de la velada konkurso, sinjoro Xia Geng, estro de la urbo Qingdao, prezidanto de la olimpika velada organiza komitato, fiere diris, ke la urbo bone plenumis sian promeson. Li diris: "En la pasintaj kelkaj jaroj ni faris grandan penon, spertis multe da defioj kaj venkis multajn malfacilojn. Pro gvidado de la Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj la provinca registaro ni bone plenumis la taskon helpite de la loĝantaro kaj realigis la ĉinan revon. Ni estas aparte kontentaj pro tio, ke la ĉina teamo gajnis oran medalon el la velada konkurso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040