china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mi havas amikojn en Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-08-22 17:00:12

Sinjorino Flor Isava kun nacieco de Venezuelo estas honora komitatano de Internacia Olimpika Komitato kaj ŝi estas malnova amiko de He Zhenliang membro de la Internacia Olimpika Komitato. Nun bonvole aŭskultu intervjuon al ŝi.

Sinjorino Flor Isava havas profundan emocion al Ĉinio, ŝia nepo studas en Pekino kaj ŝia nevo laboris en Ĉina Radio Internacia. Ŝi kelkfoje faris viziton al Ĉinio. Rememorante la sperton, ŝi diris:

"En la jaro 1982, mi unuafoje venis al Ĉinio. Laŭ invito de mia amiko sinjoro He Zhenliang, mi restis en Ĉinio du semajnojn. Tiam estis malmultaj aŭtoj kaj ankaŭ hoteloj estis simplaj kaj krudaj, sed mi ŝatis la landon kun ĝiaj trajtoj. Tio estas amo de la unua rigardo. Kiam mi foriris, mi ploris en aerodromo, ĉar estis malfacile por mi foriri. La dua vizito al Pekino estas post pekina sukceso en peticio de Olimpikoj, tiam okazis giganta ŝanĝiĝo en Pekino. Kaj antaŭ mia tria vizito al Pekino, He Zhenliang diris al mi, ke ĉio estas tute nova por mi. Tio ja estas fakto. Socia disvolviĝo, homa libereco kaj moderna urbo, ĉio ĉi tio estas emocia. Mi sentas, ke ĉinoj devas fieri pri atingita frukto kaj la estonteco estos pli bela. La ĉina popolo amas sian patrolandon kaj tio estas plej granda forto por ĉina progreso."

En la jaro 1981, sinjorino Flor Isava kaj finno Pirjo Haggman fariĝis du komitataninoj de la Internacia Olimpika Komitato. Kiel eminenta sportistino, ĵurnalisto kaj sporta aktivulo, sinjorino Flor Isava persone spertis disvolvan procezon de virina partopreno en Olimpikoj. Ŝi havas profundan impreson pri elstara manifestado de ĉinaj sportistinoj:

"Ili estas tre elstaraj! Precipe plonĝaj sportistinoj, ili povas plenumi neatenditajn movojn. Hieraŭ mi spektis tenisan matĉon, sportistino Zheng Jie estas kaj memfida kaj eleganta, ŝi plenumis la lastan renverson kaj gajnis venkon."

Sinjoro Flor Isava okupiĝis pri kelkaj sportaj programoj, kiaj teniso, rajdarto, hokeo kaj naĝo, aviniĝinte, ŝi ankaŭ ĉampioniĝis en tutlanda golfa matĉo. En la Pekinaj Olimpikoj, estas teniso, kiu estas pleje atentata de ŝi. Ŝi rigardis inaŭguron de pluraj olimpikoj, tamen la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj lasis al ŝi plej profundan impreson.

"La mirindeco estas neniel videbla en alia loko kaj ĝi ne estas en la pasinteco, nek en la estonteco. Sceneja projektisto devas esti honorita kiel nacia heroo! Iun tempon mi ŝajne vidas filmon de estonteco. Vidinte fajraĵon, mi emociite ploris per larmoj, estas belege! Mi pensis, ke tio estas ekspono de la ĉina popolo al la mondo pri sia atingo, kiun oni gajnas per klopodo kaj ofero."

En tiu jaro, kiel komitatano de la Internacia Olimpika Komitato, sinjorino Flor Isava faris grandnombran laboron por subteni pekinan peticion de Olimpikoj. Ŝi diris, ke tiam same kiel aliaj komitatanoj, ŝi esperas disvastigi la olimpikan spiriton al lando kun plej multa loĝantaro en la mondo. Nun la celo realiĝas.

"Por Ĉinio tio estas bonŝanco, ke homoj vidu ŝanĝiĝon de la ĉina socio kaj popola vivo. Ĉinio malfermas pordon al 204 landoj kaj regionoj de la mondo, ĉinoj, eŭropanoj, afrikanoj kaj amerikanoj kolektiĝas kaj amikiĝas. Ĉinaj gejunuloj profitas de tia sperto. Tio estas plej grava heredaĵo lasita de la Olimpikoj al Ĉinio."

Kiel firma subtenanto al la Pekinaj Olimpikoj, sinjorino Flor Isava estas indiferenta pri riproĉo de iuj amaskomunikiloj pri la Pekinaj Olimpikoj.

"Tia riproĉo manifestas ilian sensciecon pri historio kaj sensciecon pri alia civilizacio. Tiuj amaskomunikiloj donis tiel supraĵan riproĉon, tio kuŝas en ilia nekompreno al ĉinaj travivaĵoj. La ĉina popolo ĵus gajnis liberecon kaj pacon, ne eblas tuj solvi ĉian problemon por ili. Tial tia riproĉo estas netolerebla por mi."

Kompreno kaj amo de sinjorino Flor Isava al Ĉinio havas la rilatojn kun sinjoro He Zhenliang, komitatano de la Internacia Olimpika Komitato. Ili komitataniĝis en la sama jaro kaj ilia sidlokoj en konferenco de la Internacia Olimpika Komitato estas najbaraj, tial ili havas profundan amikecon. Sinjorino Flor Isava tiel taksas sinjoron He Zhenliang.

"Li lertas en parolado per la franca kaj angla lingvoj kaj estas admirata. Li servis kiel prezidanto de komisiono pri kulturo kaj eduko de la Internacia Olimpika Komitato kaj ellaboris esploran planon kun granda valoreco. Li estas tre grava persono en la Internacia Olimpika Komitato kaj ankaŭ estas simpatia homo."

Dum la intervjuo, sinjorino Flor Isava ĉiam mencias sian altan takson al ĉina koncepto pri harmonio, respekton al la ĉina popolo kaj amon al granda pando. Ŝi kelkfoje fiere diris al raportisto, ke ŝi havas plurajn ĉinajn amikojn:

"Mi havas amikojn en Ĉinio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040