china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Volontulo el Taiwan
(GMT+08:00) 2008-08-22 17:07:19

Karaj aŭskultantoj, en aŭgusto en Pekino, ĉie estas ĉi tiaj popolamasoj, ili portis 5-koloran ridetan ringon sur manradiko, aktive demandis vin, ĉu vi bezonas helpon, ilia rideto estas titolita pekina plej bona karto, ili ĝuste estas volontuloj de Pekinaj Olimpikoj. Interalie, preskaŭ 300 venis el Taiwan. Servado al la olimpikoj estas ilia volo. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

En la lastaj tagoj, sinjorino Han Xiumei ne havis ŝancon bone babili kun sia edzo. Ŝia edzo Lin Qingfa estas torĉa portanto de Pekinaj Olimpikoj, samtempe kontaktanto de delegacio de ĉina Taibei dum Pekinaj Olimpikoj kaj Han Xiumei servas kiel olimpika volontulo.

En somero de 2008, pro la olimpikoj, la geedzoj ofte ne havas manĝan tempon pro okupado, sed Han Xiumei opiniis, ke tio estas inda. Ŝi diris:

"Kion mi povas fari, mi estas ĉi tiel malalta kaj malgrasa, ne kapablas partopreni en konkursoj. Nun ekzistas la ŝanco, ke 30 homoj el familianoj de taiwan-aj komercistoj partoprenu en volontula laboro, mi estas tre ĝoja, tio estas malofta ŝanco. Ĉu ne?"

Lin Qingfa, la edzo de Han Xiumei, estis bicikla sportisto, poste servis kiel trejnisto kaj estrante teamon partoprenis en Aziaj Ludoj en Pekino. Li ne imagis, ke pro la Aziaj Ludoj, multaj aferoj ŝanĝiĝis.

"Veninte al Pekino, li tuj amas ĝin. En sia infaneco, li loĝis ĉe monto, ofte pensis flugi trans la monton kaj vidi la eksteran mondon. Poste, li venis ĉi tien."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040