china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rimarkinda atingo de ĉinaj boksistoj
(GMT+08:00) 2008-08-25 14:35:49

La 24-an de aŭgusto en la lasta tago de la olimpika konkurso ĉinaj boksistoj faris perfektan finon al ĉina sportista delegacio por la olimpikoj. Zou Shiming kaj Zhang Xiaoping gajnis orajn medalojn, Zhang Zhilei kaj Hanati Silamu ricevis respektive la arĝentan kaj kupran. Por Ĉinio tio estas rimarkinda atingo en la olimpika boksado.

En la jaro 2004 Zou Shiming gajnis kupran medalon, la unuan por Ĉinio, el olimpika boksado. Tiu ĉi sukceso vekis grandan entuziasmon de ĉinoj kaj forte akcelis disvolviĝon de boksado en Ĉinio. En la postaj 4 jaroj ĉinaj boksistoj gajnis 2 orajn kaj 4 kuprajn medalojn el la monda ĉampionado. Ĉi-jare ili pruvis la kapablon en la olimpikoj.

La 24-an de aŭgusto en la Laborista Sporthalo pli ol 7 000 spektantoj vidis la momenton, rekordfaran por Ĉinio. Mongola sportisto Serdamba Purevdorj forlasis finalon pro la krizo de ŝultrovundo, tial Zou Shiming facile ricevis la oran medalon el boksado de la 48-kilograma kategorio. Tio estas la 1-a ora medalo, gajnita de Ĉinio el la olimpika boksado, kaj ankaŭ la 50-a, ricevita de la ĉina delegacio el la Pekinaj Olimpikoj. Zou Shiming diris, ke li neniam pensis tiamaniere gajni la oran medalon, tamen la gajno estas rekompenco al lia plurjara penado. Li diris: "Tiu ĉi ora medalo estas tre valora, ĉar ni faris grandan penon en multaj jaroj, Mi estas tre feliĉa kaj multe fieras." Ankaŭ lia trejnisto Zhang Chuanliang tre emociiĝis. Li diris: "Ni tre bedaŭris, ke li ne povis gajni la oran medalon el la Atenaj Olimpikoj. Tamen post la penado en 4 jaroj li multe progresis, tio evidentiĝis en matĉoj, kaj li troviĝas en la plej bona periodo de la sportista vivo."

Poste en la finalo de 81-kilograma kategorio ĉina boksisto Zhang Xiaoping mirakle venkis irlandan rivalon Kenny Egan. Pri la venko Zhang Xiaoping diris: "Por mi tio estas la unua sperto en olimpikoj, kvankam mi praktikas boksadon jam de 10 jaroj. Mi estas tre emociiĝa, ĉar mi sukcesis en olimpikoj post la 10-jara penado."

Sekve okazis en la finalo de super-91-kilograma kategorio. Ĉina boksisto Zhang Zhilei malsukcesis batalante kontraŭ fama itala sportisto Roberto Cammarelle, tamen la gajno de arĝenta medalo signifas grandan progreson por la ĉina teamo. La rimarkinda atingo de Zhang Xiaoping kaj Zhang Zhilei pruvis, ke ankaŭ azianoj havas la kapablon gajni medalojn el boksado de malpezaj kategorioj.

Ĉi-foje 10 ĉinaj sportistoj ricevis kvalifikon por la olimpika boksado. 4 el ili iris en duonfinalojn kaj gajnis 1 kupran, 1 arĝentan kaj 2 orajn medalojn. La rimarkinda progreso vekis atenton de fortaj rivaloj. Parolante pri la ĉina progreso, Pedro Roque, trejnisto de la kuba teamo, diris: "Ne nur en la lasta olimpiado, sed ankaŭ en la lastaj 10 jaroj, ni direktis la atenton al la ĉina teamo. Ni vidis, ke ĉinaj boksistoj atingis bonan rezulton en internaciaj konkursoj, kaj sentis, ke Ĉinio sukcesos en la olimpika boksado. Mi opinias, ke ĉinaj boksistoj meritas la gajnon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040